Saltu al enhavo

Ŝablono-Diskuto:Informkesto lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
de, en, es, fr, fi, it, ja, pl, sv

Ĉu eblas iom malgrandigi tiun ŝablonon? Ĝi estas iom dika laŭ mi. Eb.eric 17:22, 15. Jun 2008 (UTC)

Nova aspekto[redakti fonton]

Saluton. Mi pensas, ke la nuna ŝablono estas malbela; tial mi proponas novan aspekton. Mutichou 16:40, 26. Dec 2008 (UTC)

Ligilo al vikipedio[redakti fonton]

Salutuon, gekaraj. Mi ĵus vidis, ke Airon90 aldonis aldonan eron al la informkesto, kiu enhavas ligilon al alilingva vikipedio. Sed la kodigo jam montras maltaŭga je la fino de la dokumentado-paĝo. Do tie la kesto pri la araba lingvo fuŝiĝas, ĉar la uzita parametro enhavas ligilan kodon. Tial mi proponas, ke ni uzu apartan parametron por la vikipedia ligilo. Taŭgaj modeloj por tio jam ekzistas, nome la du sorabaj versioj de la ŝablono: hsb:Předłoha:Infokašćik rěč, dsb:Pśedłoga:Infokašćik rěc. Se ne estos alia propono, mi aranĝos tion post kelkaj tagoj. Kore --Tlustulimu 11:20, 28. Aŭg 2009 (UTC)

Saluton. Mi ĵus vidis plian eraron ĉe la ekzemploj, nome ke ĉe la kompleta prifranca ekzemplo la listeroj pri lingva klasifikado montriĝas duoble. - Krome la parametro ISO1 ne taŭgas por la ligilo al la alilingva vikipedio, ĉar kelkaj vikipediaj serviloj havas nomon laŭ ISO2 aŭ eĉ tute ne rilatan al la ISO-normo. Kore --Tlustulimu 13:07, 30. Aŭg 2009 (UTC)
Ni ne supertaksu la lingvan diversecon de vikipedio: Ekzistas vikipediaj branĉoj en multaj lingvoj, sed neniel en ĉiuj. Ekzemple en la sejŝela lingvo, kies artikolon mi ĵus verkis, ŝtata lingvo de la Sejŝeloj, tute mankas vikipedia branĉo, kaj ekzistas multaj pliaj tiaj lingvoj, ekzemple en Eŭropo la saterfrisa kaj nordfrisa lingvo, tute ne parolante pri historiaj lingvoj kiel ekzemple la malnovaltgermana aŭ, ni diru, hitita lingvo.
Nepre necesus enkonduki nedevigan parametron kiel " |Vikipedio= ", kaj permesi per nemencio de kodo en tiu linio malaperigi la mencion pri laŭdira vikipedia branĉo, kiu tute ne ekzistas.
ThomasPusch 20:33, 4. Sep 2009 (UTC)
Saluton, Thomas. Mi ĵus aranĝis la aldonan parametron vikipedio kaj aldonis ĝin al la granda ekzemplo en la ŝablona dokumentaĵo. Kore --Tlustulimu 17:39, 7. Sep 2009 (UTC)

Ukraina lingvo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus enmetis la ŝablonon en la artikolon Ukraina lingvo. Sed ial ne funkcias la aldono de informo pri la lingva familio. Do ne aperas "hindeŭropa lingvaro" aŭ simile. Ĉu tion kaŭzas iu subŝablono? Se jes, kiun sencon ĝi havas? Kore --Tlustulimu 22:06, 7. Nov 2009 (UTC)

kiel redaktu iun ŝablonon?[redakti fonton]

Kiel redaktu? Ekzemple, gana lingvo malĝustas ĉe la angla nomo. Kwamikagami 20:41, 21. Jun 2010 (UTC)

Redaktado de ŝablonon[redakti fonton]

Ĉu iu povas aldoni sekcion pri pralingvo en la ŝablonon? --Frglz 14:43, 3 Feb. 2012 (UTC)

Saluton, Frglz. Tio certe eblas. Ĉu tio aperu en la informkesta sekcio pri klasifikado? Amike --Tlustulimu 15:25, 3 Feb. 2012 (UTC)
(+) Sed mi vidis, ke vi uzas la ŝablonon en artikoloj pri lingvaroj. Por tio ekzistas la ŝablono {{Informkesto lingva familio}}. Amike --Tlustulimu 15:58, 3 Feb. 2012 (UTC)
Dankon pro via redaktado. Mi ne sciis pri tio lingvara ŝablono; mi anstataŭigos la antaŭajn ŝablonojn. --Frglz 16:40, 3 Feb. 2012 (UTC)
En la dokumentado de {{Informkesto lingvo}} eĉ troviĝas ligilo al la alia ŝablono kun atentiga frazo. - Mi ĵus iomete aldonis informojn pri la pliaj parametroj de {{Informkesto lingva familio}} al ties dokumentado. --Tlustulimu 16:44, 3 Feb. 2012 (UTC)

Fonaj koloroj de la kaplinio[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke Iketsi (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • SUL • protokolo) ŝanĝis la fonajn kolorojn de la kaplinio. Li faris tion sen antaŭa interkonsento, sed laŭ la angla vikipedio. Ĉu tio restu, ĉu mi malfaru ĉion? Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:23, 19 Apr. 2012 (UTC)

Kaplinio[redakti fonton]

Eblas, ke komikso ne estas la plej bona CSS‑class‑o por tiu ĉi ŝablono? Eble la laŭvortan io‑n anstataŭe? —LLarson (dirita & farita) 19:52, 2 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Alirebleca peto[redakti fonton]

Mi kreis provejan version de la ŝablono, kun alirebleca ŝanĝo, kiu devas esti nevidebla al preskaŭ ĉiuj[1]. Aldonis mi fonan koloron al enhavo, kiu havis nure tekstan koloron. Oni vidus la du formojn ĉe la supro de la proveja paĝo. —LLarson (dirita & farita) 20:30, 2 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

@Tlustulimu kaj Pingveno: Mia alia peto estus eble polemika. Tiu ĉi, kredas mi, ke ne. Ĉu opinioj? —LLarson (dirita & farita) 17:55, 6 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
✔ Farite (malsamoj). —LLarson (dirita & farita) 15:01, 14 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Beligeco[redakti fonton]

Bedaŭras mi, sed, mi samete malfuŝaĉis ankaŭ la flagon kaj ties priskribon. —LLarson (dirita & farita) 21:43, 7 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

✔ Farite (malsamoj). —LLarson (dirita & farita) 19:54, 18 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

ISO 639-3[redakti fonton]

Al mi ŝajnas ke mankas la ebleco indiki lingvokodon laŭ sistemo ISO 639-3 ... la kodoj laŭ laŭ sistemo ISO 639-2 ofte indikas multe tro ĝeneralan lingvaron, ne la konkretan lingvon pri kiu temu en la artikolo. Ĉu estas iu argumento kontraŭ enkonduko de tia plia parametro? ThomasPusch (diskuto) 20:51, 28 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Vikidatumaj eroj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus malfuŝis la kodon por la enplekto de Vikidatuma ero, se la samĉele uzebla parametro ne estas difinita. Bedaŭrinde ĉiuj tiaj kodopecoj estis fuŝaj, ĉar la parametro uzebla en artikoloj ne povas esti valoro de Lua-skripto. Bonvolu rigardi la sumon de miaj tri ŝanĝoj kaj provi kompreni, kial mi tiel ŝanĝis. --Tlustulimu (diskuto) 18:52, 17 apr. 2017 (UTC)[Respondi]

Aranĝo por bildo[redakti fonton]

@Tlustulimu: Ŝajnas al mi, ke la parametro "Bildo" tre malofte uzatas en praktikaj aplikoj de la informkesto, des malpli ofte la koncerna flanka parametro "Titolo". Mi ĵus volis beligi la aspekton de bildo, se uzata, kaj volis forigi la devigon ke ĝi aperas en subkesto kaj kun fikse instalita grandeco. Do mi aranĝis ke nun ĝi aperas sen kesto kaj aldonis kroman parametron "Bildogrando", kiun mi ankoraŭ ne aldonis al la dokumentado, ĉar ĝi kompreneble ne vivnecesas. Sed por tio mi devis oferi la parametron "Titolo". Do se ie en paĝo uzatas tiu parametro, la priskribo de bildo nun simple ne plu vidatas. Mi ne trovis iun ajn tekston en kiu uzatus la parametro "Titolo", sed kompreneble mi ne kontrolis ĉiun ajn tekston kaj povus esti ke ie mi nun subpremis la priskribon de bildo. Mi tial volas peti vin realdoni la parametron kiun mi ĵus fuŝe forigis, ĉar aliel necesus almenaŭ forigi ĝin el la dokumentado. ThomasPusch (diskuto) 07:15, 7 jun. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton, Thomas. Mi ĵus realdonis la parametron "Titolo", sed ankoraŭ ne testis ĝin. - Amike Tlustulimu (diskuto) 09:11, 7 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
@Tlustulimu: Mi ĵus testis ĝin en la tutnova artikolo pri la itelmena lingvo: ĝi funkcias. Nur, ĉu ne eblus malpli grase prezenti la subtitolon, nome en tute normala literaro? Kaj krome kompreneble iom domaĝas ke ĉiuj parametroj en informkesto lingvo komenciĝas per majuskla litero, dum kutime en aliaj informkestoj ili funkcias per minusklaj nomoj. Sed mi komprenas ke tion ŝanĝi signifus aŭ samsekunde ŝanĝi multegajn tekstojn, kio ne realismus, aŭ ĉie en la informkesta programado antaŭvidi kaj parametrojn kun komenca majusklo kaj kun minuskla. Tiam eblus aldoni la novajn minusklajn parametrojn al la dokumentado kaj poste peti unu el niaj robotistoj iom post iom ŝanĝi la parametrojn en la paĝoj. Ĉu vi pensus ke tia unuecigo valorus la fortostreĉon? ThomasPusch (diskuto) 09:28, 7 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
PS: la novan parametron "Bildogrando" mi ĵus aldonis al la dokumentado. Kompreneble mi neniel insistas pri tiu vortumo. Mi same kontentus pri "Bildograndeco" aŭ "Bildo-grandeco". Sed ĉar ĝis nun nur la tutnova paĝo itelmena lingvo uzas tiun parametron, nun ankoraŭ tute ne gravas... ThomasPusch (diskuto) 09:36, 7 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus malgrasigis la priskribon de la bildo, mirante, ke malgraŭ mencio en la dokumentado la parametro "Koloro" estas (volonte) ignorata. Mi jam aldonis ĝin al kelkaj artikoloj. Tlustulimu (diskuto) 09:39, 7 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Bone! Dankon. ThomasPusch (diskuto) 09:45, 7 jun. 2024 (UTC)[Respondi]