Ŝablono-Diskuto:Informkesto vojo/Klarigoj
Kial ĉiu bildeto aperas dufoje ? Ĉu nur pro malsama fonkoloro ? Tiukaze sufiĉus en unu linio klarigi ke malhela fonkoloro signifas "projetkita", sed estas mallerte ripeti ĉiujn bildojn dufoje. Cetere 'legendo' ne estas uzenda koncerne priskribon. Legendo estas fabela historio, la ŝablono estas alinomenda. Arno Lagrange ✉ @ ₪ 15:52, 28. Okt 2008 (UTC)
- vidu ankaŭ
La klarigoj por simboloj de la itinero uzas la vorton "estakado", kiu ne uziĝas en iu ajn el miaj Esperanto-vortaroj, ankaŭ ne havas difinon en vikipedio, kaj ankaŭ krome interrete apenaŭ uziĝas rilate al Esperanto (ĝi ŝajne estas vorto en Ido). Sola iom klariga artikolo estas la jena, kiu klarigas ke la franca vorto estacade laŭ fervojistaj terminaristoj de la asocio IFEF estu „surpiliera veturvojo“, ne „estakado“. Mi nur povas aliĝi al la IFEF-vortaristoj kaj proponas elpreni la vorton el la klarigoj - en duba kazo iom vastsenca uzo de la vorto "ponto" pli bonas ol nekomprenebla neologismo. Ĉu?
Aidas 21:12, 10 Dec. 2011 (UTC)
Komencu diskuton pri Ŝablono:Informkesto vojo/Klarigoj
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Ŝablono:Informkesto vojo/Klarigoj.