Saltu al enhavo

Ŝablono-Diskuto:PD-Usono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Samsence nun ekzistas Ŝablono:PD-US (komencita en decembro 2005, laŭ mallongigo origine anglalingva, vikipedie uzata diverslingve) kaj Ŝablono:PD-Usono (komencita en majo 2008, kun nomo duonesperantigita). De la samtemaj alilingvaj ŝablonoj ĝis nun nek estis intervikiaj ligiloj al la unua nek al la alia, tial kompreneblas ke la aŭtoro de la dua ŝablono ne vidis la unuan. Tamen la dua nun havas pli da utila informo, kaj du tute samcelaj ŝablonoj unu apud la alia ne havas sencon. Mi proponas unuigi ilin per alidirektigo de Ŝablono:PD-Usono al Ŝablono:PD-US. Esperantaj nomoj de ŝablonoj bonas, prefere tute kaj ne nur duone esperantaj, sed la mallongigo PD-US vikipedie tiom konatas kaj koncizas, ke prefere Ŝablono:Publika havaĵo en Usono ankaŭ nur estu alidirektigo al Ŝablono:PD-US. --ThomasPusch (diskuto) 22:03, 7 Feb. 2013 (UTC)