Ŝablono-Diskuto:Pluraj bildoj
Aspekto
Nova kodo
[redakti fonton]Saluton. Mi hieraŭ kreis novan kodon por la ŝablono en ĝia provejo. Ĝi baziĝas sur la germana ŝablono. La nova kodo enhavas du novajn parametrojn (center
/centre
, malsupre
), sed rezignas pri la modifo de bild-ligiloj (ligilo1
ĝis ligilo5
) kaj difino de bildaj alt-atributoj (alt1
ĝis alt5
). Ĉar en la ĝisnuna versio ja teorie eblas eĉ forpreni bild-ligilon, estas eventuale konflikto kun multaj bildlicencoj, laŭ kiuj la ligilo devas resti. Tial mi proponas, ke ni aktivigu la novan kodon kaj elĵetu la ĵus menciitajn pli malpli superfluajn parametrojn. Krome la nova kodo aperigas defaŭltajn bildojn, se oni ne difinas bildon aŭ ial mistajpas parametron. --Tlustulimu (diskuto) 19:55, 28 feb. 2021 (UTC)
Farite Ĉar ekde preskaŭ monato neniu reagis nek kontraŭis ĉi tie, mi ĵus aktualigis la ŝablonon laŭ mia ĉisupra propono kaj korektis la dokumentadon. --Tlustulimu (diskuto) 16:45, 25 mar. 2021 (UTC)