Ŝablono:Afiŝo/dokumentado
Aspekto
Jen ŝablono por alŝuto de bildo pri afiŝo de kineja filmo aŭ socia evento, kiu havas propran vikipedian artikolon, kaj la afiŝo, prefere en informkesto, konsideratas esence grava por rekoni la temon kaj bildigi la artikolon. Resume: La dosiero plenumu la kondiĉojn de justa uzo, kiel aplikata en la esperantlingva vikipedio.
Por alŝuto de dosiero laŭ "justa uzo" nur al la esperantlingva vikipedio, ne al la vikimedia komunejo (kie dosieroj laŭ "justa uzo" ne permesatas), tajpu la vortojn "specialaĵo:alŝuti" (aŭ angle "special:upload") en la serĉilon, kaj malfermiĝos la loka alŝuta formularo.
Krom la ŝablonon {{Afiŝo}} aldonu ŝablonon por justa uzo {{Informkesto justa uzo}}.