Ŝahab-3
Aspekto
Ŝahab-3 | ||
---|---|---|
![]() | ||
modelo de misilo vd | ||
Dum | 2003 - nekonata/nuntempe | |
Ŝahab-3 (perse شهاب-۳; Meteoro-3) estas la nomo de la irana raketo, bazita je la nordkorea mezatinga raketo Nodong-1. La Ŝahab-3 havas startŝovon de 255 kN, startmason de 14500-16250 kg, diametron de 1,35 m, longon de 14,82-16 m kaj atingopovon de 1200-1500 km (lastfoje 2100).
La raketo estis testita inter 1998-2003 kaj estis ekuzita en la armeo ekde julio de 2003.
La Ŝahab-3 estis unuafoje publike videbla la 25-an de septembro 1998, dum memorfesto al la Iraka-Irana milito. Irano faris 6 testojn kun la raketo, dum la lando sciigis novembre de 2004, ke oni povas produkti la misilojn amase.
Shahab-3B
[redakti | redakti fonton]Ŝahab-3B estas pluevoluigo de la Ŝahab-3 ĝis atingopovo de 1700-2500 km, kun plia precizeco kaj eksplodpinto de 500 kg.