Ŝahrnuŝ Parsipur
Ŝahrnuŝ Parsipur | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
شهرنوش پارسی پور | |||||
Naskiĝo | 17-an de februaro 1946 (78-jaraĝa) en Teherano | ||||
Lingvoj | franca • persa vd | ||||
Ŝtataneco | Irano Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo Teherana universitato vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Shahriar Parsipur (en) vd | ||||
Edz(in)o | Nasser Taghvai (1967–1973) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | tradukisto scenaristo verkisto romanisto novelisto vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Shahrnush Parsipur (perse شهرنوش پارسی پور , n. la 17-an de februaro 1946 en Teherano, Irano) estas irana verkistino kaj tradukistino. La plej fama libro de Parsipur en Irano estas "Tuba kaj la signifo de la nokto" kaj ekster Irano "Women Without Men"(Virinoj sen viroj). Ŝi estis nomumita Virino de la Jaro fare de la 18-a Usona Virina Esplora Konferenco[1].
Biografio
[redakti | redakti fonton]Shahrnosh Parsipur naskiĝis en Teherano de teherana patrino, dommastrino, kaj patro el Ŝirazo, kiu estis juĝisto. Ŝi diplomiĝis pri sociologio ĉe la Teherana Universitato en 1973 kaj poste (de 1976 ĝis 1980) studis ĉe la pariza universitato Sorbonne por daŭrigi ŝiajn studojn pri ĉina lingvo kaj kulturo.
Ŝi estas la filino de mandatulo en la irana justicministerio. En la malfruaj 1980-aj jaroj,
Parsipour ekverkis en la aĝo de 13 jaroj kaj ekde la aĝo de 16 jaroj ŝiaj rakontoj estis publikigitaj sub diversaj pseŭdonimoj en diversaj periodaĵoj. Ŝia unua romano estis La hundo kaj la longa vintro, kiun ŝi finis verki somere 1974.
Parsipur ricevis konsiderindan atenton en teheranaj literaturaj rondoj, kun la publikigo de pluraj el ŝiaj rakontoj kaj pluraj eseoj, sed ankaŭ interalie pere dedetalema intervjuo kun ŝi en la revuo Donya-ye Sokhan.
Ŝia dua romano estis Tuba va ma'na-ye Shab (Tuba kaj la signifo de la nokto), kiun Parsipur verkis post kiam ŝi pasigis kvar jarojn kaj sep monatojn en irana malliberejo. Post ŝia liberigo, ŝi devis vivtenis sin, sed eldonistoj ne volis publikigi verkon de verkistino kiu estis malliberigita. Tial ŝi turnis sin al la tradukado kaj samtempe starigis subteran librovendejon en la strato Sanai en Teherano.
Ŝi elmigris al Usono fine de la 1970-aj jaroj, baldaŭ post la eldono de la magie realisma romano "Women without men"(Virinoj Sen Viroj) kaj ĝia malpermeso en Irano. En intervjuo, kiu provokis multajn reagojn, Parsipur deklaris, ke ŝi konsentas pri kromvirino (mut'a) kaj ke se estas viroj, kiuj misuzas ĉi tiun leĝon, tio estas alia afero, kiun oni devas konsideri aparte[2]. Ŝiaj polemikaj intervjuoj pri sekso kaj portempa geedziĝo (mut'a) sendube estigis famo.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Tupak-e qermez (Ruĝa Pilko), 1949, novelo
Sag va zemestan-e boland (Hundoj kaj longaj vintroj),1976, romano
Avizeh'ha-ye bolur (Kristalaj juveloj),1977, rakontokolekto
Avizeh'ha-ye Bolur (Simpla kaj eta rakonto pri la animo de la arbo), 1977, romano
Tuba va ma'na-ye Shab (Tubo kaj la signifo de nokto), 1989, romano ankaŭ tradukita al la angla, itala kaj germana.
Zanan Bedun-e Mardan (Virinoj sen viroj), 1990, romano tradukita al la angla ('Women without men'), franca ('Femmes sans hommes') surbaze de kiu estis realigita la filmo 'Women without men' [en.wikipedia] en kunlaboro kun la ekzilita irana filmreĝisorino Shirin Neshat. La filmo ricevis la Arĝentan Lionon dum la filmfestivalo en Venecio por la plej bona scenaro, kaj premion de UNICEF kaj la premion Mimmo Rotella[3].
Aql-e abi'rang (Blua Saĝo), 1992, romano
Shiva (Ŝivo), 1999, sciencfikcia romano
Sidante sur la vento, 2002, romano
Ritoj por teo en ĉeesto de lupoj
Memoroj de malliberejo
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]Pārsīʹpūr, Shahrnūsh: Zanān bedūn-e mardān. Toronto : Afra Pub., 2000, ISBN 9781894256049 (persa eldono)
Parsipur, Shahrnush: Women without men : a novella. Syracuse : Syracuse University Press, 1998, ISBN 9780815605522 (anlga eldono)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Ekstera ligilo
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (fa) Elektitaj virinoj de la usona virina esploraj konferencoj Arkivigite je 2020-10-25 per la retarkivo Wayback Machine, la 11-an de marto 2019, The Iranian Women's study Foundation Arkivigite je 2020-10-25 per la retarkivo Wayback Machine.
- ↑ (fa) Mansoureh Shojaei (la 3-an de marto 2008). "Pri Shahrnosh Parsipour", retejo de la Biblioteko Sedigheh Dolatabadi. Arkivita de la originalo la 29-an de decembro 2008
- ↑ (de) Höchste Auszeichnungen für NRW-geförderte Produktionen beim Filmfestival Venedig, Filmstiftung.de, la 12-an de septembro 2009