Ŝi Nai'an
Aspekto
Ŝi Nai'an | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1296 en Suĝoŭo |
Morto | 1-an de januaro 1372 (76-jaraĝa) en Dinastio Ming |
Tombo | Tomb of Shi Nai'an (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | ĉina |
Ŝtataneco | Dinastio Ming ![]() |
Okupo | |
Okupo | verkisto romanisto ![]() |
Verkoj | Ĉe akvorando |
Ŝi Nai'an (en ĉina: 施耐庵; en pinjino: Shī Nài'ān, ĉirkaŭ 1296–1372) estis ĉina verkisto el la dinastio Yuan kaj el la komenco de la dinastio Ming. Ŝuihu ĵuan (Ĉe akvorando), unu el la Kvar famaj klasikaj romanoj de la ĉina literaturo, estas tradicie atribuita al li. Estas malmultaj fidindaj fontoj por lia biografio, kaj multe malpli pri lia literatura agado.
Tradicie, oni supozis, ke li estis instruisto de Luo Guanĵong, la eldonisto aŭ aŭtoro de la Romano de la Tri Regnoj, alia de la Kvar famaj klasikaj romanoj. Kelkaj fakuloj asertas, ke li devenis el Hangĝoŭo.
Nuntempe estas grava premio por romano kun lia nomo.