Ŝivpuri
Ŝivpuri | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 473551 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 26′ N, 77° 39′ O (mapo)25.43333333333377.65Koordinatoj: 25° 26′ N, 77° 39′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 468 m [+] | ||
Areo | 10278 km² (1 027 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Shivpuri, Madhya Pradesh [+] | |||
Ŝivpuri, laŭ (hindie शिवपुरी) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Ŝivpuri havis populacion de 179 972 en 2011 kun legopovo de 66%.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ŝivpuri situas sur malaltaj montoj 462 metrojn super la marnivelo en la norda parto de la subŝtato proksime al Raĝastano. Ĝansi troviĝas 91, Guna 94, Gvalior 102, Lalitpur (Barato) 111, Kota (Raĝastano) 184, Oraj 191, subŝtata ĉefurbo Bopalo 243, Indaur 352, tutlanda ĉefurbo Delhio 359, Mumbajo 873, Kolkato 1133 kilometrojn (aere) [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Ŝivpuri ne havis signifan rolon en historio de la lando, nur ĝi estis somera sidejo de la regantoj de Gvalior. La vastaj densaj arbaroj de Ŝivpuri funkciis kiel la ĉaskampoj por la regantoj, same por la britoj. En 1564 eĉ la mogola imperiestro venis kun siaj ĉasistoj por kapti elefantojn. La britoj establis en tiu loĝloko somerumejojn.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Loĝantoj de Ŝivpuri okupiĝas pri komercado, manfaraĵoj kaj ĉiuspecaj servoj.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]En Ŝivpuri la oficiala lingvo estas la hindia.
Religioj
[redakti | redakti fonton]En Ŝivpuri plejparto de la populacio estas hinduoj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Ŝivpuri situas en subtropika klimato kun tri gravaj sezonoj: varma somero (aprilo-junio), pluva musonsezono (julio-septembro) kaj malvarma vintro. Jare pluvas ĉirkaŭ 780 mm. Inter novembro-aprilo apenaŭ pluvas. La temperaturo varias inter 17-32 °C.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Ŝivpuri havas trairan fervojan linion inter Gvalior-Guna. 4 signifaj vojoj kuras al la urbego. La mapo indikas flughavenon, sed informoj mankas pri tio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- pluraj preĝejoj
- memordomo de la lasta maharaĝo
- somerumejo de maharaĝo
- proksime Nacia Parko kaj aliaj arbaroj
- statuo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
-
Statuo
-
Templo