Ŝlesvig-Holstinia Esperanto-Ligo
Etoso
La Ŝlesvig-Holstinia Esperanto-Ligo (germana nomo Esperanto-Verband Schleswig-Holstein) estas landa ligo de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ĝi reprezentas la GEA-membrojn en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio, subtenas la tutlandan asocion rilate al instruado kaj informado kaj plikonatigas la plej nordan federacian landon de Germanio al esperantistoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/e/ee/Po%C5%9Dtkarto_Sylt.jpg/200px-Po%C5%9Dtkarto_Sylt.jpg)
La Germana Esperanto-Kongreso ĝis nun tri fojojn okazis en Ŝlesvigo-Holstinio: en 1981 en Westerland (insulo Sylt), en 1994 en la landa ĉefurbo Kiel kaj en 2002 en Husum.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- oficiala retejo (esperantlingve kaj germane, parte ankaŭ frise kaj dane) Arkivigite je 2021-12-01 per la retarkivo Wayback Machine