Saltu al enhavo

Porknabinaj mangao kaj animeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŝoŭĵo)

Porknabina mangao (少女向け漫画 [ŝōĵo muke manga] aŭ 少女漫画 [ŝōĝo manga]) estas mangao ĉefe celanta por inaj adoleskuloj.
Porknabina animeo (少女向けアニメ [ŝōĵo muke anime]) estas animeo ĉefe celanta por inaj adoleskuloj.

Ŝoĵo (少女 [ŝōĵo], hepburn: shōjo, laŭvorte: knabino aŭ junulino) estas porknabina mangao, animeo aŭ mangailustrita romano. La vorto "ŝoĵo" estas uzata principe en eŭropaj lingvoj kaj povas esti komprenata kiel ĝenro de mangao kaj animeo laŭ sekso kaj aĝo de celanta legantaro/spektantaro.

Ŝoĵo estas kreata tiel, ke ĝuste knabinoj ŝatu ĝin, kaj porknabinaj mangaoj kaj mangailustritaj romanoj estas publikigataj en porknabaj manga-gazetoj. Distinge al ŝonen, kiu emas aventuron kaj batalon, desegnoj de ŝoĵo emas ĉarmon kaj belecon. Tipaj porknabinaj mangaoj uzas proprajn esprimojn: florojn sur fonoj, okulojn kun longaj okulharoj kaj reflektitajn radiojn.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]