Ŝtalo 12K18N10Т
Ŝtalo 12K18N10Т (ruse: 12Х18Н10Т; malnova nomo: Х18Н10Т) estas rusia marko de la rustorezista ŝtalo. Ciferoj indikas averaĝan enhavon de certa kemia elemento, kies unua litero staras antaŭ la cifero (K — kromo, N — nikelo, T — titano). Se enhavo de elemento estas malpli ol 1%, do cifero ne estas indikata.
Kemia enhavo: fero (ĉefe), karbono (malpli ol 0,12%), kromo (17-19%), mangano (malpli ol 2%), nikelo (de 9 ĝis 11%), sulfuro (malpli ol 0,02%), sicilio (ne pli ol 0,8%), titano (ĉirkaŭ 0,8%).
Tiu ŝtalo estas uzata en pluraj sferoj, ekzemple por ŝtalaj konstruaĵoj aplikeblaj en agresa ĉirkaŭaĵo (nitrata acido kaj aliaj oksidenzoj). Ĝi estas uzata por produktado de varmointerŝanĝiloj, ujoj, ktp. Ankaŭ la ŝtalo 12K18N10Т estas uzata en kriogena tekniko, kiu funkcias ĉe ege malaltaj temperaturoj — ĝis 269 gradoj. Samtempe ĝi povas elteni ege altajn temperaturojn de elektroarkaj fornoj. La ŝtalo 12K18N10Т bone eltenas influon de korodo ĉe la temperaturo ĝis 900 gradoj. Ĝi estas bone prilaborebla kiam varma. Ĝi estas bone veldebla ĉu permane, ĉu aŭtomate.
Alilandaj analogoj[1]
[redakti | redakti fonton]Lando | Markoj de ŝtalo |
---|---|
Usono | 321, 321H, S32100, S32109 |
Germanio | 1.4541, 1.4878, X10CrNiTi18-10, X12CrNiTi18-9, X6CrNiTi18-10 |
Japanio | SUS321 |
Francio | Z10CNT18-10, Z10CNT18-11, Z6CNT18-10, Z6CNT18-12 |
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | 321S31, 321S51, 321S59, LW18, LW24, X6CrNiTi18-10 |
Eŭropa Unio | 1.4541, 1.4878, X10CrNiTi18-10, X6CrNiTi18-10KT |
Italio | X6CrNiTi18-11, X6CrNiTi18-11KG, X6CrNiTi18-11KT |
Hispanio | F.3523, X6CrNiTi18-10 |
Popola Respubliko Ĉinio | 321, 321H, S32100, S32109 |
Svedio | 2337 |
Bulgario | 0Ch18N10T, Ch18N12T, Ch18N9T, X6CrNiTi18-10 |
Hungario | H5Ti, KO36Ti, KO37Ti, X6CrNiTi18-10 |
Pollando | 0H18N10T, 1H18N10T, 1H18N12T, 1H18N9T |
Rumanio | 10TiNiCr180, 12TiNiCr180 |
Ĉeĥio | 17246, 17247, 17248 |
Aŭstrio | X6CrNiTi18-10KKW, X6CrNiTi18-10S |
Aŭstralio | 321 |
Sud-Koreio | STS321, STS321TKA, STSF321 |
Anstataŭigiloj en Rusio: ŝtalo 08Х18Г8Н2Т (cirile), ŝtalo 10Х14Г14Н4Т, ŝtalo 12Х17Г9АН4, ŝtalo 08Х22Н6Т, ŝtalo 08Х17Т, ŝtalo 15Х25Т, ŝtalo 12Х18Н9Т.
Klasifiko: Ŝtalo konstruaĵa kriogena /Ŝtalo korodimuna ordinara.
Apliko: Elementoj uzeblaj ĉe la temperaturo ĝis 600 °С. Veldaparatoj kaj ujoj, uzataj en dissolvitaj solvaĵoj de la nitrata, aceta, fosfora acidoj, alkalaj kaj salaj solvaĵoj, kaj aliaj elementoj, funkciantaj ĉe premo kaj temperaturo de -196 ĝis +600 °С (kaze de agresa ĉirkaŭaĵo ĝis +350 °С). Tio estas aŭstenita ŝtalo.[2]
Kemia enhavo (%)[1]
[redakti | redakti fonton]С | Si | Mn | Ni | S | P | Cr | Cu | Aliaj |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ĝis 0,12 | ĝis 0.8 | ĝis 2 | 9 - 11 | ĝis 0,02 | ĝis 0,035 | 17 - 19 | ĝis 0,3 | (5 С - 0.8) Ti, ĉio alia – Fe |
Mekanikaj ecoj (ĉe t = 20 ⁰С)[1]
[redakti | redakti fonton]Speco | Dimensioj, mm | sв, MPa | sT, MPa | d5, % | y,% | KCU,
kĴulo / m² |
Termoprilaborado |
---|---|---|---|---|---|---|---|
Forĝaĵoj | ĝis 1000 | 510 | 196 | 35 | 40 | Hardado 1050 – 1100 ⁰C, akvo | |
Maldika lameno | 530 | 205 | 40 | Hardado 1050 – 1080 ⁰C, malvarmigado akvo | |||
Maldika supernitita (en:cold-worked) lameno | 880-1080 | 10 | |||||
Laminatitaj plataj ŝtalaĵoj kaj armaturo | ĝis 60 | 510 | 196 | 40 | 55 | Hardado 1020 – 1100 ⁰C, malvarmigado aero | |
Dika lameno | 530 | 235 | 38 | Hardado 1000 – 1080 ⁰C, malvarmigado akvo | |||
Kondukiloj malvarme laminatitaj | 549 | 35 | |||||
Kondukiloj varmege laminatitaj | 529 | 40 | |||||
Dureco (forĝaĵoj) | HB 10 -1 = 179 MPa |
Fizikaj ecoj[1]
[redakti | redakti fonton]T (C⁰) | E 10- 5 MPa | a 10 6 1/grad | l Vato/(m•grad) | r, kg/m³ | C, Ĵulo/(kg•grad | R 10 9 Omo•m |
---|---|---|---|---|---|---|
20 | 1,98 | 15 | 7920 | 725 | ||
100 | 1,94 | 16,6 | 16 | 462 | 792 | |
200 | 1,89 | 17 | 18 | 496 | 861 | |
300 | 1,81 | 17,2 | 19 | 517 | 920 | |
400 | 1,74 | 17,5 | 21 | 538 | 976 | |
500 | 1,66 | 17,9 | 23 | 550 | 1028 | |
600 | 1,57 | 18,2 | 25 | 563 | 1075 | |
700 | 1,47 | 18,6 | 27 | 575 | 1115 | |
900 | 19,3 |
Signoj
[redakti | redakti fonton]Mekanikaj ecoj
[redakti | redakti fonton]sв | Limo de mallongdaŭra firmeco, [MPa] |
sT | Limo de proporcieco (limo de flueco por rezidua deformiĝo), [MPa] |
d5 | Relativa plilongiĝo ĉe disŝiro, [ % ] |
y | Relativa mallarĝiĝo, [ % ] |
KCU | Batmalflueco (en: Toughness), [ kĴulo / м²] |
HB | Dureco laŭ la Brinell-skalo, [MPa] |
Fizikaj ecoj
[redakti | redakti fonton]T | Temperaturo ĉe kiu estis atingitaj tiuj ecoj, [gradoj] |
E | Modulo de la unuagrada elasteco, [MPa] |
a | Koeficiento de la temperatura (linea) plivastiĝo (intervalo 20⁰ — t ), [1/grad] |
l | Koeficiento de varmkonduktiveco (varmokapacito de la materialo), [Vato/(m•grad)] |
r | Denseco de materialo, [kg/m³] |
C | Varmokapacito de materialo (intervalo 20⁰ — T ), [Ĵulo/(kg•grad)] |
R | Elektra rezisto, [Om•m] |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 12Х18Н10Т (ruse). Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2013-09-13 .
- ↑ Нержавеющая сталь 12Х18Н10Т (ruse). ПрофПрокат. Arkivita el la originalo je 2013-09-13. Alirita 2013-09-13 .