Ŝtata Universitato de Lagoso
Ŝtata Universitato de Lagoso | ||
---|---|---|
universitato altlernejo organizaĵo | ||
moto | For Truth and Service Por Vero kaj Justeco | |
Informoj | ||
fondodato | 1983 | |
fondinto(j) | Lagos State Government vd | |
Geografia situo | 6° 28′ 0″ N, 3° 11′ 0″ O (mapo)6.4666673.183333Koordinatoj: 6° 28′ 0″ N, 3° 11′ 0″ O (mapo) | |
lando | Niĝerio | |
urbo | Ojo (Lagoso) | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 90 885 vd | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
filioj | ||
vd | ||
jura formo | universitato vd | |
| ||
La Ŝtata Universitato de Lagoso (angle Lagos State University, akronime LASU, estas universitato en Lagosa Ŝtato de Niĝerio [1]. Ĝi situas en Ojo Local Government Area kaj estis fondita en 1983. Kun proksimume 90,885 studentoj LASU nun estas la plej granda universitato en Niĝerio, pli granda ol la malnova ŝtatuniversitato de la grandurbo, la Universitato de Lagoso. La tre malalta instruisto-al-lernanto rilatumo estas 1:114, t.e. unu instruisto por ĉiu 114 studentoj . Aldone al la instruistaro de 577 instruistoj, LASU ankaŭ havis 1,867 ne-instruantajn dungitojn en 2011 .
La LASU ŝuldas ĝian establadon al leĝo por la apogo al eduko en Lagosa Ŝtato, kiu estis pasigita fare de la Guberniestro de Lagoso la 22-an de aprilo 1983 [2][3]. Ĝi estis establita ĉefe por renkonti la bezonon de teknologio kaj sciencprofesiuloj en Lagosa Ŝtato post kiam la ideo de evoluigado de la Lagosa Kolegio de Teknologio kaj Sciencoj en universitaton estis prirezignita. Ĝi nun havas ankaŭ fakultatojn por juro, medicino kaj sociosciencoj.
Organizo
[redakti | redakti fonton]- Ĝenerala Medicino (Lago Ŝtata Kolegio de Medicino, LASUCOM)
- Dentokuracado
- Artoj
- Edukaj sciencoj
- Teknologio kaj media teknologio (inĝenieristiko)
- Administrado (Sciencoj pri Administrado)
- Naturaj Sciencoj
- Jurisprudenco (Juro)
- Sociaj Sciencoj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lagos State University (11 August 2021).
- ↑ Lagos State University - About LASU. Alirita 2022-03-17 .
- ↑ . 11 things you did not know about Lagos State University (angle) (2015-04-29). Alirita 2022-03-17 .