Ŝtontajlista marko
Aspekto
Ŝtontajlista marko aŭ Ŝtontajlistomarko estis en la mezepoko kutima marko, kiun ŝtontajlistoj metis dum sia laboro. Ŝtontajlistaj markoj apartenas same kiel enĉizaĵoj al la signoj, per kiuj metiistoj markis objekton kiel sian verkon. La gildosigno simbolas profesian fakon. Ĉe multaj malnovaj konstruaĵoj ankoraŭ nun estas ekkoneblaj la ŝtontajlistomarkoj, ankaŭ el la antikvo estas konataj similaj signoj.