Saltu al enhavo

Ŝvebilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 47° 30′ 59″ N 18° 58′ 08″ U / 47.51639 °N, 18.96889 °U / 47.51639; -18.96889 (mapo)

Ŝvebilo (origine hungare Libegő)
Telfero "Ŝvebilo" en Budapeŝto
Telfero "Ŝvebilo" en Budapeŝto
Seĝa telfero
Ĝeneralaj informoj
Loko Budapeŝto
Transportsistema speco Telfero
Komenco de trafiko 1970
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 1040 m
Nombro de linioj 1
Nombro de stacioj 2
vdr

La sola budapeŝta telfero havas poemecan nomon "Ŝvebilo", origine hungare Libegő.

En Budapeŝto la elvidejo sur montopinto de monto János allogis konstrui telferon jam longe. Tamen la unua plano okazis en 1928, sed ĝi malsukcesis. Fine la aktuala telfero estis konstruita inter 1969-1970. Ekde tiam ĝi funkcias kontinue, sed okazis renovigaj laboroj en 1991 kaj 2010. Ĝis tiam okazis sola akcidento en 2004, kiam virino falis surteren el la sidejo.

La itinero longas 1 040 m, la altdiferenco inter ĝiaj du stacioj estas 262 m, kaj la veturado daŭras 12 minutojn. Kapacito de la seĝoj estas por 2 personoj. La telfero funkcias kontinue, tial en la finhaltejoj oni eksidas aŭ elsidas kun movoj. Inter ambaŭ finhaltejoj la forlaso esta malebla eĉ malpermesa.


Bildoj pri Ŝvebilo
Suba finhaltejo ekstere
Suba finhaltejo interne
Dum veturado
Panoramo
Supra finhaltejo dum la malfermo
Supra finhaltejo ekstere
Elvidejo ĉe la supra finhaltejo


Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]