Švihov (burgo)
Švihov | |||
---|---|---|---|
Suma vido al burgo Švihov | |||
burgo | |||
Geografiaj informoj | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
Geografia situo | 49° 28′ 44″ N, 13° 17′ 6″ O (mapo)49.47877777777813.284888888889Koordinatoj: 49° 28′ 44″ N, 13° 17′ 6″ O (mapo) | ||
| |||
Konstruita | 1480-1489 | ||
Devena posedanto | Půta Švihovský z Rýzmberku | ||
Retadreso | Oficiala burga retpaĝo | ||
Švihov estas burgo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la samnoma urbo en la okcidenta parto de Bohemio, en regiono Plzeň, 10km norde de la distrikta urbo Klatovy. Temas pri la plej konata ĉeĥa akvoburgo, en 2001 ĝi estis listigita inter naciaj kulturaj memorindaĵoj de Ĉeĥio.
Historio
[redakti | redakti fonton]Švihov estas unu el plej junaj ĉeĥaj burgoj. Ĝi estis konstruita en malfrugotika stilo en jaroj 1480-1489 por Půta Švihovský el Rýzmberk. La finkonstruon de la fortikaĵo daŭrigis post lia morto liaj filoj, kiuj tiucele invitis faman arkitekton Benedikt Ried. Pro sia inĝenia defenda akvosistemo ĝi apartenis al la plej bonaj fortikaĵoj tiutempaj. Post la tridekjara milito (1618-1648) ne plu loĝata kaj ŝanĝita je garbejo, en la 19-a jarcento forlasita, ekde 1950 iom post iom rekonstruata.
Ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]La burgo estas publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro.
Trarigardoj kun ĉiĉerono estas dividitaj je 2 linioj:
- 1. linio – Burgo – burgoposedantoj el la 15-a - 16-a jarcentoj
(Ruĝa bastiono, interna korto, keloj, enirsalono, ĉambro de burgestrino, kapelo kun fresko de sankta Georgo, dancsalono, armilejo)
- 2. linio – Kuirejo – vivo de servistaro (oficejo de la burgmastrumanto, vinkeloj, gotika salono, gardistejo, renesanca nigra kuirejo)
En Ĉevalejo kaj Blanka bastiono okazadas portempaj ekspozicioj.
En la burga arealo krome troviĝas aparta ekspozicio pri gnomoj kaj fantomoj de Vítězslava Klimtová (alloga precipe por infanoj).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Koncizaj turismaj informoj Arkivigite je 2007-10-09 per la retarkivo Wayback Machine angle