Žírovice
Žírovice (Sirmice) | |
germane Sirmitz | |
vilaĝo | |
Papilia farmo en Žírovice
| |
Oficiala nomo: Žírovice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary |
Distrikto | Distrikto Cheb |
Administra municipo | Františkovy Lázně |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Domoj | 122 |
Rivero | Stodolský potok |
Situo | Žírovice |
- alteco | 452 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 08′ 24″ N 12° 21′ 28″ O / 50.14000 °N, 12.35778 °O (mapo) |
Katastro | 5,06 km² (506 ha) Žírovice |
Loĝantaro | 355 (2021) |
Denseco | 70,16 loĝ./km² |
Baseno | Ĥebia baseno |
Unua skribmencio | 1297 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 350 02 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Žírovice | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Žírovice (antaŭe ĉeĥe: Syrmice, Sirmice, germane Sirmitz) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Františkovy Lázně, troviĝanta en distrikto Cheb. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 355 loĝantoj. Estas ĉi tie registritaj 122 adresoj. Al la vilaĝo apartenas solejo Seníky.
Žírovice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 5,06 km².
Geografio
[redakti | redakti fonton]Žírovice troviĝas proksimume 3 kilometroj norde de Františkovy Lázně en supermara alteco 452 metroj. Tra la vilaĝo trafluas rojo Stodolský potok.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri Žírovice devenas el la jaro 1297.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 316 |
1880 | 504 |
1890 | 509 |
1900 | 538 |
1910 | 652 |
1921 | 566 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 706 |
1950 | 253 |
1961 | 325 |
1970 | 261 |
1980 | 196 |
1991 | 161 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 214 |
2011 | 354 |
2021 | 355 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Transporto
[redakti | redakti fonton]Žírovice situas ĉe ŝoseo 21312, deflankiĝanta en Františkovy Lázně el ŝoseo I/64 kaj kondukanta ĝis Nový Drahov. Ĉe solejo Seníky troviĝas fervoja haltejo Žírovice-Seníky sur fervojlinio 147.
Interesaĵoj
[redakti | redakti fonton]En la vilaĝo troviĝas la t.n. Papilia domo, kie estas bredataj multaj specioj de ekzotikaj papilioj. Troviĝas ĉi tie ankaŭ botanika ĝardeno, kie la papilioj moviĝas kaj kie oni kulturas nutraĵon por ili. Konsisto de tiu ĉi ekipaĵo estas ankaŭ informejo kun ebleco aĉeti suvenirojn aŭ lignajn turismajn markojn.
Fotogalerio
[redakti | redakti fonton]-
Rando de la vilaĝo
|