Žampach estas domaro en Ĉeĥio, sur la dekstra bordo de rivero Sázava. Ĝi situas proksimume 0,6 km norde de Kamenný Přívoz. Parto de la domaro sur la maldekstra bordo de rojo Chotouňský potok estas konsisto de municipo Kamenný Přívoz, parto de Žampach sur la dekstra bordo de la rojo estas konsisto de urbo Jílové u Prahy. Kondukas tra ĉi tie fervojlinio Prago - Čerčany, sur kiu en la katastro de Jílové proksime de la domaro troviĝas unika viadukto Žampach. En la parto de domaro de Kamenný Přívoz estas registritaj 9 adresoj. Vivas ĉi tie 15 loĝantoj (2021).