Zierotin
Aspekto
(Alidirektita el Žerotínové)
- Tiu ĉi artikolo temas pri moravia nobela familio. Pri alia, bohemia nobela familio temas artikolo Žerotínové (Bohemio).
Zierotin | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
nobela familio | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Zierotin (ĉeĥe Žerotínové, esperantigite: Ĵerotinoj, antaŭe en malnovĉeĥa lingvo ankaŭ Zierotinové) estis moravia nobela familio kun pli posta bohemia branĉo.
La plej signifaj anoj de la familio
[redakti | redakti fonton]- Karel pli aĝa ze Žerotína (1564–1636)
- Ladislav Velen ze Žerotína (1579–1638). Ambaŭ efikis aktive en partio de nobelaro en tempo de nobelara ribelo. Ladislav Velen junaĝe travojaĝis la tutan Eŭropon; li studis en Bazelo. Li vivis plenvive de renesanca nobelo-kavaliro, dum kio religiaj kaj politikaj problemoj preterpasis lin. Tiutempe li proprumis Moravská Třebová kaj la urbo eĉ kun la kastelo fariĝis en 16-a kaj la 17-a jarcentŝanĝo centro de klereco. Li ĉirkaŭis ĉi tie de kuracistoj, astronomoj, natursciencistoj, alkemiistoj ka. Sed en la tempo de ribelo li stariĝis frunte de rezistmovado de moraviaj nobelaroj kaj li estis elektita landa hetmano. Post malvenkita Batalo sur Blanka monto li foriris en Hungaran reĝlandon kaj li apartenis al ĉefaj reprezentantoj de la bohemia elmigrado.
- Bartoloměj ze Žerotína (†1644), filo de Ladislav Velen ze Žerotína. Lia edzino estis Marie Kateřina (23-an de februaro 1621 - 1664), duonfratino el la unua geedzeco de duonpatrino Anna Maximiliana el Oppersdorff (1587, Kosel, Germanio – 1657, Elblag, Varmia-Mazuria provinco, Pollando). Li havis kvar infanojn: Zuzana Kateřina, Jan, Benign Maxmilian kaj Václav.
- Bernard ze Zierotina (†1665) posedanto de nobelara senjorujo Falkenberg en Silezio
- Angela Sibylla z Galle, naskiĝinta Žerotínová (†1695) ŝi subtenis inkvizician tribunalon de Jindřich František Boblig z Edelstadtu dum sorĉistinaj procesoj en senjorujo Velké Losiny.
- František Ludvík ze Zierotina (†1731) posedanto de nobelara senjorujo Falkenberg en Silezio. Fondinto de ordeno de triunuana monaĥejo en Zašová ĉe Valašské Meziříčí kaj kreinto de fama baroka alikonstruo de kastelo en Valašské Meziříčí.
- Jan Jáchym ze Žerotína (1667–1716) - vera imperiestra ĉambelano
- Jan Ludvík ze Žerotína (1691–1761)
- Jan Karel ze Žerotína (1719–1776) estis directeur des spectacles de prusia reĝo Frederiko la 2-a kaj amiko de Johann Sebastian Bach
- František Josef ze Žerotína (1772–1845) estis signifa moravia ekonomia faranto kaj prezidanto de Ekonomia kompanio moravia kaj silezia
- Karel Emanuel ze Žerotína (1850–1934) estis en la jaroj 1900 ĝis 1906 moravia victenanto kaj poste hereda membro de Senjora asembleo
- Karel Mornstein-Zierotin (*1939) - nuntempa kapo de la familio
Sidejoj kaj senjorujoj
[redakti | redakti fonton]Pase de la historio apartenis al ili krom aliaj la senjorujoj:
- Bludov (distrikto Šumperk)
- Buchlov
- Brandýs nad Orlicí
- Bruntál kun kastelo kaj burgo Rabštejn
- Břeclav
- Falkenberg (Niemodlin) en Silezio
- Fulnek
- Hustopeče nad Bečvou kun kastelo
- Kolín
- Kolštejn
- Moravská Třebová
- Náměšť nad Oslavou
- Napajedla
- burgejo en Nemile ĉe Zábřeh
- Nový Jičín
- Rosice
- Rožnov pod Radhoštěm
- Ruda nad Moravou
- Strážnice
- Starý Jičín
- Štramberk
- Šumperk
- kastelo Tatenice
- Valašské Meziříčí
- Velké Losiny
- Vízmberk (Loučná nad Desnou)
- Zábřeh kun kastelo
- Zvole kun burgejo
- Židlochovice
Fotoj de sidejoj de Žerotinoj
[redakti | redakti fonton]-
Kastelo Bludov
-
Kastelo Moravská Třebová
-
Kastelo Náměšť nad Oslavou
-
Kastelo Valašské Meziříčí
-
Kastelo Velké Losiny
-
Kastelo Vízmberk (Loučná nad Desnou)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Zierotin en Vikimedia Komunejo