Rožnov pod Radhoštěm
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rožnov (apartigilo) |
Rožnov pod Radhoštěm | |||
germane Rosenau | |||
urbo | |||
Rožnov pod Radhoštěm, urboplaco
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Rožnov pod Radhoštěm | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Zlín | ||
Distrikto | Distrikto Vsetín | ||
Administra municipo | Rožnov pod Radhoštěm | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Parto de | Valaĥio | ||
Konata loko | Valaĥia muzeo en naturo | ||
Rivero | Rožnovská Bečva | ||
Situo | Rožnov pod Radhoštěm | ||
- alteco | 378 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 27′ 35″ N 18° 08′ 17″ O / 49.45972 °N, 18.13806 °O (mapo) | ||
Areo | 39,47 km² (3 947 ha) | ||
Loĝantaro | 16 151 (2024) | ||
Denseco | 409,2 loĝ./km² | ||
Sulko | Rožnova sulko | ||
Unua skribmencio | 1267 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 756 61 | ||
NUTS 3 | CZ072 | ||
NUTS 4 | CZ0723 | ||
NUTS 5 | CZ0723 544841 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de urbo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 21 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Rožnov pod Radhoštěm | |||
Retpaĝo: www.roznov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Rožnov pod Radhoštěm estas urbo en Ĉeĥio kun 16 151 loĝantoj (2024). La urbo situas en norda Moravio, 60 km sude de urbo Ostrava, 7 km de montopinto Radhošť. Laŭ la urbo nomiĝas Rožnova sulko.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hutisko-Solanec, Dolní Bečva, Trojanovice, Veřovice, Zubří, Vigantice, Vidče kaj Valašská Bystřice.
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej malnova mencio pri la urbo estas el la jaro 1267 en testamento de olomouca episkopo Bruno el Schauenburg. Super devena vilaĝo elstaris sur montetpinto Hradisko burgo Rožnovec. Kiam Jan z Pernštejna transprenis en la jaro 1532 la posedaĵon el Rožnov, li lasis dezertigi la burgon kaj en la jaro 1538 estis la burgo ruinigita – hodiaŭ estas ĉi tie sole restaĵoj de muroj, fosaĵo kun remparo kaj portalo. Žerotín-anoj, en kies posedaĵo estis en la jaroj 1549–1815, tre enskribiĝis en historion de la urbo. Karel Jindřich el Žerotín fondis ĉi tie en la jaro 1712 bierfarejon. Ekde la jaro 1815 la urbo fariĝis posedaĵo de Kinski-anoj. En la jaro 1880 Rožnov estis proklamita la urbo, en la jaro 1892 ĝi estis vojaĝkontaktigita al fervojo, sekvis disvolviĝo de drapproduktado kaj teksista gildo. En la 2-a duono de la 19-a jarcento Rožnov fariĝis fama kiel klima banloko kaj ĝi estis komparata kun la svisa Davos aŭ la itala Meran. En banlokdomo el la jaro 1874 estas hodiaŭ fondita la 1-a „valaĥia“ gastejbierfarejo. Fondo de elektroteknika entrepreno Tesla en la jaro 1949, en kies areo estas hodiaŭ vico da etaj elektroteknikaj firmaoj, signifis disvolviĝon de la urbo.
Rožnov estas konata precipe pro Valaĥia muzeo en naturo, kiun fondis en la jaro 1925 rožnovaj samurbanoj fratoj Jaroněk-oj. Hodiaŭ la muzeo enhavas Lignan Urbeton, Valaĥian Vilaĝon kaj Muelejan Valon kun sume 120 memorigobjektoj. Komence de la 19-a jarcento estis en la placo kvar masonita domoj, la ceteraj inkluzive de urbodomo estis lignaj.
Rožnov estis agadloko de vico da regionaj verkistoj, ekz. Čeněk Kramoliš, M. Jahn kaj pentristoj, ekz. Alois Jaroněk, Bohumír Jaroněk. Kun la urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo estas kunigitaj ankaŭ muzikkomponisto Leoš Janáček, verkistinoj Marie Podešvová kaj Jarmila Glazarová.
La urbo donas bonajn kondiĉojn por sporto. En areo en Bučiska estas skisaltejo, kie trejnis ankaŭ olimpia venkinto en skisaltado Jiří Raška, proksime estas vintra stadiono kun artefarita glacio kaj spaco por rajdontoj. Estas bezone mencii ankaŭ tegmentitan basenon, tenisejon kaj minigolfejon. Ekzistas ĉi tie multe da bone markitaj turismaj vojoj kaj bicikloturismaj fiksitaj vojoj. Rožnov estas dank‘ al bona trafika alirebleco kaj kun multe da loĝigeblecoj signifa turisma kaj rekreeja centro kun ebleco de eliro al proksima montaro Beskydy (montoj Radhošť, Pustevny, Bumbálka ka.).
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 4 415 |
1880 | 4 207 |
1890 | 4 076 |
1900 | 4 140 |
1910 | 4 240 |
1921 | 4 178 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 4 772 |
1950 | 4 928 |
1961 | 7 671 |
1970 | 10 885 |
1980 | 15 468 |
1991 | 17 727 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 17 845 |
2014 | 16 672 |
2016 | 16 541 |
2017 | 16 477 |
2018 | 16 469 |
2019 | 16 420 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 16 398 |
2021 | 16 005 |
2022 | 16 077 |
2023 | 16 205 |
2024 | 16 151 |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Vido al la centro de la urbo el Belvedero de Jurkovič
-
Panoramo de la urbo el monto Hlaváčka ĉe Valašská Bystřice
-
Urba biblioteko
-
Gimnazio
-
Krucvojo
-
Sonorilejo
-
Skanzeno – ligna urbeto
-
Vido al belvedero de Jurkovič, kiu troviĝas sur orienta rando de Rožnov pod Radhoštěm