Žiarska kotlina
Žiarska kotlina | ||
---|---|---|
Rigardo trans la valkaldrono sudokcidenten al Štiavnické vrchy.
| ||
depresio | ||
La plej alta punkto | () | |
Supra tutaĵo | Slovaka Mezmontaro | |
Najbaraj tutaĵoj | Vtáčnik Kremnické vrchy Montaro de Štiavnica | |
Kontinento | Eŭropo | |
Situo | Slovakio | |
Geografia situo | 48° 35′ N, 18° 49′ O (mapo)48.58194444444418.818055555556Koordinatoj: 48° 35′ N, 18° 49′ O (mapo) | |
Mineraloj | tofo | |
Akvejo | Hron | |
Valkaldrono de Žiar (eo: legu ĵiar) (slovake Žiarska kotlina) estas valkaldrono sur la teritorio de Slovakio. Ĉi geomorfologia tuteco apartenas al subprovinco Enaj Okcidentaj Karpatoj kaj teritorio Slovaka Mezmontaro.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĉi valkaldrono najbaras:
- sur nordo kaj oriento: Kremnické vrchy,
- sur sudo kaj sudoriento: Montaro de Štiavnica,
- sur okcidento – Vtáčnik.
La valkaldrono havas areon ĉirkaŭ 120 km² – Ĝi estas 17km longa kaj la plej 11 km larĝa. Akso de valkaldrono kreas rivero Hron. La plej malalta punkto de ĝi kuŝas en suda parto, ĉe menciita rivero (ĉirkaŭ 200 m s. m.). La tuteco havas unu subtutecon - Žarnovické podolie.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En la valkaldrono kuŝas du urboj - Žiar nad Hronom kaj Žarnovica kaj 14 vilaĝoj.
Vivmedio
[redakti | redakti fonton]En 50-aj jaroj de 20-a jarcento estis konstruita fabriko por produktado de aluminio Entrepreno de Slovaka nacia ribelo (sk: Závody SNP) ĉe Žiar nad Hronom. Malbona cirkulado de aero kun multaj polveroj kaŭzis, ke ĉi valkaldrono apartenis al unu la plej malpurigitaj areoj de Slovakio. Al tio ankaŭ kontribuis ankaŭ densa trafiko. Tio kaŭzis detruo de vilaĝo Horné Opatovce, kiu ne pli ekzistas. Stato de vivmedio post la ŝanĝoj en la 90-aj jaroj pliboniĝis, pro rekonstruado kaj modernizado de fabriko. Vivo malrapide iras reen.