(143651) 2003 QO104
Etoso
(143651) 2003 QO104 | |
asteroido | |
potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | (143651) 2003 QO104 |
Aliaj nomoj | 2003 QO104 |
Malkovro | |
Malkovrinto | NEAT |
Dato de malkovro | 31-a de aŭgusto 2003 |
Loko de malkovro | Maui (Havajo, Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Apolona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
319,466 Gm (2,135 AU) 152,058 Gm (1,0164 AU) 486,873 Gm (3,255 AU) |
Discentreco | 0,5240 |
Meza anomaliangulo | 19,483° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 11,602° |
Periodo | 1139,846 tagoj (3,121 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
58,213° |
Argum. de periapsido | 183,563° |
Terdistanco - Minimuma |
0,9288 Gm (0,006209 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~2,3 km |
Rotacia periodo | 4,767 tagoj (114,4 horoj) |
Geometria albedo | ~0,13 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 15,98 |
(143651) 2003 QO104 estas malrapide rotacianta marsrenkonta kaj terrenkonta apolona asteroido rigardita kiel potence danĝera objekto.
Malkovro[redakti | redakti fonton]
Ĝi estis malkovrita la 31-an de aŭgusto 2003 en la kadro de la kampanjo Near Earth Asteroid Tracking elde la stacio de Maui de la reto GEODSS sur la monto Haleakalā (Havajo, Usono).
Ĝia rotacio estas malrapida kaj eble kaosa. Observoj per la kosmoteleskopo Spitzer donis diametron inter 2,29 kaj 2,31 km, kaj albedon inter 0,13 kaj 0,14.[1]
Orbito[redakti | redakti fonton]
Ĝi estas en orbita resonanco 3:5 kun Marso.
Ĝia discentra orbito krucas tiun de Marso kaj ekstere tanĝas tiun de la Tero; ĝia malsuprenira nodo estas danĝere proksima de la tera orbito.
- Ĝia marsa MOID estas 0,22963 astronomia unuo, tie estas 34,352 milionoj da km.
- Ĝia tera MOID estas nur 0,006209 astronomia unuo, tie estas 928 800 km.
- La 18-an de majo 1981 ĝi pasis al 0,00709 astronomia unuo (1,0606 miliono da km) de la Tero.
- La 13-an de majo 2121 ĝi pasos al 0,02868 astronomia unuo (4,290 milionoj da km) de nia planedo.
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (143001–144000) | Poste: |
---|---|---|
(143650) 2003 QZ61 | (143651) 2003 QO104 | (143652) 2003 RW12 |