(145453) 2005 RR43
(145453) 2005 RR43 | |
transneptuna objekto | |
![]() Observatorio de Siding Spring en 1983) | |
Haŭmea familio • transneptuna objekto • asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | (145453) 2005 RR43 |
Aliaj nomoj | 2005 RR43 |
Malkovro | |
Malkovrintoj | A. C. Becker, A. W. Puckett kaj J. Kubica |
Dato de malkovro | 9-a de septembro 2005 |
Loko de malkovro | Sunspot (Usono). |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | transneptuna objekto vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
6,482 Tm (43,333 AU) 5,559 Tm (37,161 AU) 7,406 Tm (49,505 AU) |
Discentreco | 0,1424 |
Meza anomaliangulo | 50,916° Epoko: 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 28,526° |
Periodo | 104189,532 tagoj (285,255 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
85,822° |
Argum. de periapsido | 279,368° |
Terdistanco - Minimuma |
5427,590 Tm (36,281 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 225 – 300 km |
Rotacia periodo | 0,212 tago (5,08 horoj) |
Geometria albedo | 0,440 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 4,18 |
(145453) 2005 RR43 estas tre granda, treege hela transneptuna objekto malkovrita la 9-an de septembro 2005 de la usonaj astronomoj Andrew C. Becker, Andrew W. Puckett kaj Jeremy Martin Kubica elde la Observatorio de Apache Point en Sunspot (Nov-Meksiko, Usono).
Laŭ Wm. Robert Johnston, ĝi havas diametron de 300 km ; por Michael E. Brown, ĝi havas taksitan diametron de 225 km kaj eble estas nanplanedo.[1]
Orbito
[redakti | redakti fonton]Laŭ ĝiaj orbitaj elementoj kaj ĝia spektro, kiu montras infraruĝajn sorbajn liniojn de akva glacio,[2] ĝi estas fragmento elŝirita el Haŭmeo tie estas ano de la Haŭmea familio : ĝi estus kreita, kun aliaj familianoj kiel (19308) 1996 TO66, (24835) 1995 SM55, (55636) 2002 TX300, (120178) 2003 OP32 kaj (386723) 2009 YE7 el la glacia mantelo elĵetita pro frakaso de la pra-Haŭmeo far de granda korpo (ĉ. 1600 km).
Antaŭ-malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis retrovita sur fotografioj prenitaj elde Siding Spring en 1976, 1982 kaj 1983.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kiom da nanplanedoj en la ekstera sunsistemo ? El la paĝaro de Dr. Michael E. Brown, ĉe Caltech, Divido pri Geologia kaj Planeda Scienco (angle)
- ↑ La surfaco riĉa je akva glacio de (145453) 2005 RR43 : kazo por karbon-malriĉa loĝantaro de TNO-j ? de N. Pinilla-Alonso1, J. Licandro, R. Gil-Hutton kaj R. Brunetto, el Astronomy & Astrophysics ; 13-a de februaro 2007j (angle)
- ↑ (145453) 2005 RR43 Antaŭmalkovraj Bildoj ; el la paĝaro de Andrew Lowe (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Orbita kongruo kaj Astrometriaj registradoj angle
- angle Listo de la Konataj Transneptunaj Objektoj ; el la paĝaro de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (145001–146000) | Poste: |
---|---|---|
(145452) 2005 RN43 | (145453) 2005 RR43 | (145454) 2005 SL3 |