(162385) 2000 BM19
(162385) 2000 BM19 | |
asteroido | |
asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | (162385) 2000 BM19 |
Aliaj nomoj | 2000 BM19 |
Malkovro | |
Malkovrinto | LINEAR |
Dato de malkovro | 31-a de januaro 2000 |
Loko de malkovro | Experimental Test Site vd |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Atona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
110,791 Gm (0,7406 AU) 71,050 Gm (0,4749 AU) 150,532 Gm (1,0062 AU) |
Discentreco | 0,3587 |
Meza anomaliangulo | 199,514° Epoko : 25-a de februaro 2023 |
Klinangulo | 6,878° |
Periodo | 232,791 tagoj (0,6373 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
70,228° |
Argum. de periapsido | 247,703° |
Terdistanco - Minimuma |
12,471 Gm (0,08336 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 0,812 ± 0,097 km |
Rotacia periodo | 0,3943 tago (9,463 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,115 ± 0,035 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | O |
Absoluta magnitudo | 18,61 |
(162385) 2000 BM19 estas tre malgranda, ne tre hela terrenkonta, venusrenkonta kaj merkurrenkonta atona asteroido malkovrita la 31-an de januaro 2000 en la kadro de la astronomia kampanjo LINEAR (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono).
Ĝi estas de la malofta spektra klaso O, kiu kongruas kun tiu de la meteorŝtonoj ordinaraj kondritoj.
Orbito
[redakti | redakti fonton]Ĝia orbita periodo (232,791 tagoj) estas apenaŭ pli granda ol tiu de Venuso (224,701 tagoj) : ĝi estas en orbitaj resonancoj 1:1 kun Venuso kaj 3:1 kun Marso.
Ĝia discentra orbito interne tanĝas tiun de la Tero, krucas tiun de Venuso, kaj ekstere tanĝas tiun de Merkuro. Ĝia neneglektinda orbita klineco iom malproksimigas ĝin de nia planedo.
• Ĝia tera MOID estas 0,0833635 astronomia unuo (12,471 milionoj da km),
• ĝia venusa MOID estas 0,00072 astronomia unuo (nur 107 700 km),
• ĝia merkura MOID estas 0,04329 astronomia unuo (6,476 milionoj da km).
• La 10-an de januaro 1949 ĝi pasis al 0,08215 astronomia unuo (12,289 milionoj da km) de la Tero,
• la 13-an de januaro 2046 ĝi pasos al 0,08485 astronomia unuo (12,693 milionoj da km) de nia planedo.
• La 27-an de oktobro 1943 ĝi pasis al 0,00600 astronomia unuo (0,8976 miliono da km) de Venuso,
• la 3-an de marto 2063 ĝi pasos al 0,00172 astronomia unuo (0,2573 miliono da km) de ĉi tiu planedo.
• La 9-an de julio 1954 ĝi pasis al 0,04402 astronomia unuo (6,585 milionoj da km) de Merkuro,
• la 2025 ĝi pasas al 0,04366 astronomia unuo (6,531 milionoj da km) de Merkuro,
• la 9-an de januaro 2099 ĝi pasos al 0,04717 astronomia unuo (7,057 milionoj da km) de ĉi tiu planedo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (162001–163000) | Poste: |
---|---|---|
(162384) 2000 BC6 | (162385) 2000 BM19 | (162386) 2000 BA26 |