(29981) 1999 TD10
(29981) 1999 TD10 | |
asteroido | |
asteroido • transneptuna objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | (29981) 1999 TD10 |
Aliaj nomoj | 1999 TD10 |
Malkovro | |
Malkovrinto | J. Scotti (Spacewatch) |
Dato de malkovro | 3-a de oktobro 1999 |
Loko de malkovro | Observatorio de Kitt Peak Tucson (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | transneptuna objekto vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
14,229 Tm (95,118 AU) 1,836 Tm (12,275 AU) 26,623 Tm (177,961 AU) |
Discentreco | 0,8709 |
Meza anomaliangulo | 6,938° Epoko 4-a de septembro 2017 |
Klinangulo | 5,959° |
Periodo | 338838,131 tagoj (927,688 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
184,791° |
Argum. de periapsido | 172,339° |
Terdistanco - Minimuma |
1,686 Tm (11,271 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 104 km |
Rotacia periodo | 0,6409 tago (15,382 horoj) |
Geometria albedo | 0,044 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 8,7 |
(29981) 1999 TD10 estas tre granda, malhela transneptuna objekto malkovrita la 3-an de oktobro 1999 de la usona astronomo James Vernon Scotti[1] elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak, proksime de Tucson (Arizono, Usono) en la kadro de la projekto Spacewatch.
Post ĝia malkovro, ĝi estis portempe klasifikata kiel centaŭro,[1] sed post kalkulo de ties orbito far'de Gareth Williams, asociata direktoro de Minor Planet Center, ĝi estis rigardita kiel objekto de la disa disko.
Ĝia tre discentra orbito gvidas ĝin al pli ol 14 miliardoj da km de la Suno, ĝi trakuras tiun orbiton en pli ol 927 jaroj kaj pasis sian perihelion la 18-an de oktobro 1999. Ĝi tiam proksimiĝis al 1,836 miliardo da km de Suno, inter la orbitoj de Saturno kaj Urano : ĝi do estas uranorenkonta kaj neptunrenkonta objekto. Ĝia urana MOID estas "nur" 1,861 AU (278,351 milionoj da km).
Pro ĝia discentra orbito, ĝi estas ankaŭ rigardita kiel kometo : spuro de kometa aktiveco estis observita elde pluraj observatorioj.[2]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Orbita kongruo kaj Astrometriaj registradoj angle
- angle Listo de la Konataj Transneptuna Objekto ; el la paĝoj de Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (29001 – 30000) | Poste: |
---|---|---|
29980 Dougsimons | (29981) 1999 TD10 | 29982 Sarahwu |