11-a jarcento a.K.
Aspekto
(Alidirektita el -1050)
◄ |
3-a jarmilo a.K. |
2-a jarmilo a.K. | 1-a jarmilo a.K. | ►
◄ |
13-a jarcento a.K. |
12-a jarcento a.K. |
11-a jarcento a.K. | 10-a jarcento a.K. | 9-a jarcento a.K. | ►
La 11-a jarcento antaŭ Kristo komenciĝis la 1-an de januaro 1100 kaj finiĝis la 31-an de decembro 1001 antaŭ nia erao.
Eventoj kaj evoluoj
[redakti | redakti fonton]- Inter -1099 kaj -1066 Ramseso la 11-a estis faraono de antikva Egiptio, en la lando regis interna milito kaj finiĝis la 20-a dinastio
- Inter ĉirkaŭ -1050 aŭ -1025 ekestis la arto de "protogeometria" ceramiko en antikva Grekio, kiu sekvis la stilon de mikenea arto. Komenciĝis la "geometria epoko".
- La grekoj fondis novajn koloniojn, kaj interalie dum -1053 nove fondis la antaŭe detruitan urbon Milet
- Anoj de la "urnotombeja kulturo" de la malfrua bronzoepoko vivis en Mezeŭropo kaj perfektiĝis en minado kaj prilaboro de metaloj
- fenicoj fondis kolonion en la suda marbordo de Iberio kaj ekestis la nuna urbo Kadizo
- En antikva Ĉinio finiĝis la dinastio Ŝang kaj komenciĝis la dinastio Zhou
Personaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Samuelo estis juda profeto, priskribita en la tanaĥo
- En Asirio regis la reĝoj Ŝamŝi-Adad la 4-a, Aus-Nasirpal la 1-a, Salmanasar la 2a kaj Asur-nirari la 4a
- Ramseso la 11-a estis faraono de antikva Egiptio
Inventaĵoj kaj malkovroj
[redakti | redakti fonton]- Ĉirkaŭ la jaro -1100 en antikva Ĉinio ekestis la unua kompaso kaj
- dum la dinastio Ŝang en la lando unuafoje skribaj karaktroj ĉiziĝis sur ostojn.