.gov
.gov | |
---|---|
Fondita en | 1985 |
Speco | Ĝenerala domajno de plej alta nivelo |
Statuso | Aktiva |
Dokumentoj | RFC 920, RFC 1591, RFC 2146 |
Retpaĝaro | www |
DNSSEC | jes |
.gov (de government la anglalingva vorto por registaro) estas la ĝenerala domajno de plej alta nivelo de la registaro de Usono. Ĝi estis unu el la unuaj alt-nivelaj domajnoj, kreita en 1985. La .gov domajno estas administrita de la General Services Administration (GSA, Ĝenerala Servo Administrejo), sendependa aĝentejo de la landa registaro. La retadreso por administrado-servoj estas http://www.dotgov.gov.
La domajno estas havebla de iu ajn registaro en Usono, uzebla ankaŭ de subŝtatoj, kantonoj, kaj urboj.
La registaroj de la aliaj landoj ol Usono ne havas domajnon de plej alta nivelo por registri iliajn administrejojn. Kutime, tiuj landoj uzas domajnon de dua nivelo por registri ilin. Ekzemple:
- .fgov.be en Belgio ;
- .gc.ca en Kanado [1] ;
- .gov.cd en Demokratia Respubliko Kongo ;
- .gouv.fr en Francio ;
- .gov.il en Izraelio [2] Arkivigite je 2015-07-14 per la retarkivo Wayback Machine ;
- .gov.it en Italio [3] ;
- .go.jp en Japanio ;
- .gob.mx en Meksiko ;
- .gouv.mc en Monako ;
- .guv.ro en Rumanio [4] Arkivigite je 2020-09-23 per la retarkivo Wayback Machine ;
- .gov.uk au Unuiĝinta Reĝlando ;
- .gov.ru en Rusio [5] ;
- .gouv.sn en Senegalio.
La registaroj, krom la naciaj, povas fari same per sub-domajno de dua nivelo. Ekzemple:
|