10058 Ikwilliamson
Etoso
10058 Ikwilliamson | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 10058 Ikwilliamson |
Aliaj nomoj | 1988 DD5 |
Malkovro | |
Malkovrinto | Robert H. McNaught |
Dato de malkovro | 25-a de februaro 1988 |
Loko de malkovro | Coonabarabran (Aŭstralio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
358,928 Gm (2,399 AU) 278,134 Gm (1,859 AU) 439,722 Gm (2,939 AU) |
Discentreco | 0,2251 |
Meza anomaliangulo | 339,018° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 9,711° |
Periodo | 1357,044 tagoj (3,715 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
282,246° |
Argum. de periapsido | 329,384° |
Terdistanco - Minimuma |
127,492 Gm (0,8522 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 6,208 ± 0,094 km |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,087 ± 0,014 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,56 |
10058 Ikwilliamson estas malgranda, malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono, malkovrita la 25-an de februaro 1988 de la aŭstralia astronomo Robert H. McNaught elde la Observatorio de Siding Spring, apud Coonabarabran en Novsudkimrio (Aŭstralio).
Ĝi estas en orbita resonanco 1:2 kun Marso.
Nomo[redakti | redakti fonton]
Ĝi estis nomita en memoro de Isabel K. Williamson (1908–2000)[1], kiu gajnis la Medalon Chant de la Reĝa Astronomia Societo de Kanado (RASK) en 1948. Ŝiaj observoj de nordaj briloj kaj meteoroj estis alte konsideritaj far'de profesiaj scientistoj. La unua Klubo Messier rezultas de ŝiaj klopodoj. Iama observatorio kaj nuna biblioteko de la Centro de Montrealo de la RASK estis nomitaj en ŝia honoro.
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (10001 - 11000) | Poste: |
---|---|---|
10057 L'Obel | 10058 Ikwilliamson | 10059 McCullough |