10197 Senigalliesi
10197 Senigalliesi | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 10197 Senigalliesi |
Aliaj nomoj | 1996 UO; 1991 PY15 ; 1997 YN14 |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Vittorio Goretti |
Dato de malkovro | 18-a de oktobro 1996 |
Loko de malkovro | Pianoro (Italio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
425,080 Gm (2,841 AU) 394,714 Gm (2,638 AU) 455,447 Gm (3,044 AU) |
Discentreco | 0,07144 |
Meza anomaliangulo | 235,094° |
Klinangulo | 1,847° |
Periodo | 1749,513 tagoj (4,790 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 17,66 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
13,848° |
Argum. de periapsido | 304,702° |
Terdistanco - Minimuma |
243,010 Gm (1,624 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 6,618 km vd |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,193 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,3 |
10197 Senigalliesi estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 18-an de oktobro 1996 de la itala astronomo Vittorio Goretti elde la Observatorio de Pianoro en la eponima urbo Pianoro, ĉ. 17 km sude de Bolonjo en Emilio-Romanjo (Italio).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis nomita en memoro de la itala amatora astronomo Paolo Senigalliesi (1936–1986). Fervora observanto, li dediĉis grandan parton de sia tempo kaj energio al la observado de la planedoj. En 1968, li estis fondinta ano de la Itala Grupo de Observantoj de Planedoj, kaj li partoprenis al la aktivecoj de la Teamo de la Divido Jupitero kun senlaca profesieco. Li ludis gravan rolon en la disvastigo de informoj pri astronomio kaj estis unu el la fondintoj de la Amatora Astronomoj Asocio de Markio. Li ankaŭ ludis gravan rolon en la konstruo de la Observatorio de Pietralacroce en Ankono, nun nomita "Observatorio Astronomia Paolo Senigalliesi".[1]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Osservatorio Astronomico "Paolo Senigalliesi" el la paĝaro de L'Associazione Marchigiana Astrofili Arkivigite je 2013-03-02 per la retarkivo Wayback Machine (itale)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (10001 - 11000) | Poste: |
---|---|---|
(10196) 1996 TJ15 | 10197 Senigalliesi | 10198 Pinelli |