12 simioj
12 simioj | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | 12 Monkeys |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 27 dec. 1995, 21 mar. 1996, 1995 |
Ĝenro | malutopia filmo, novnigra filmo, postapokalipsa filmo |
Kameraado | Roger Pratt |
Reĝisoro(j) | Terry Gilliam |
Produktisto(j) | Charles Roven |
Scenaro | David Webb Peoples • Janet Peoples • Chris Marker |
Filmita en | Baltimore • Montrealo • Filadelfio • Musée Gustave Moreau |
Loko de rakonto | Baltimore • Filadelfio |
Muziko de | Paul Buckmaster |
Rolantoj | Bruce Willis • Brad Pitt • Madeleine Stowe • Frank Gorshin • Christopher Plummer • Christopher Meloni • David Morse • Jon Seda • Vernon Campbell • LisaGay Hamilton • Simon Jones • Carol Florence • Bill Raymond • Matt Ross • Stephen Bridgewater • Richard Stanley • Roger Pratt • Annie Golden |
Produktinta firmao | Universal Studios |
Honorigoj | premio Ora Globo de la plej bona subtena vira aktoro • Saturn Award for Best Science Fiction Film |
IMDb | |
12 simioj (origina titolo angle 12 monkeys, anglalingva prononco: [twɛlv mˈʌŋkiːz]) estas usona sciencfikcia filmo de 1995 reĝisorita de Terry Gilliam. Ĝi kategoriiĝas en la ĝenrojn de malutopia, novnigra kaj post-apokalipsa filmo. La franca mallonga filmo La Jetée de Chris Marker el 1962 servis kiel ŝablono por la scenaro, kiu siavice estis adaptita de la klasika filmo Vertigo de Alfred Hitchcock. Por ambaŭ ĉefaj aktoroj, Bruce Willis kaj Brad Pitt, la filmo markis gravan paŝon al esti rekonata kiel karaktera aktoro en arte postulemaj verkoj. Brad Pitt akiris pro sia ludo de la freneza Jeffrey Goines en la filmo 12 Simioj la premion Golden Globe same kiel Oscar-premion.
Laŭ propra aserto, Terry Gilliam mem vidis la filmon La Jetée unuafoje nur ĉe la premiero de 12 Simioj kiam ĝi estis montrita kiel antaŭa, enkonduka filmo.[1] La produktantoj de "12 simioj", decidante fari la projekton, aĉetis la rajtojn pri "La Jetée" de Chris Marker. Terry Gilliam rakontis ke li renkontis la kolegon Chris Marker poste en festivalo en Finnlando, kiun Aki Kaurismäki gastigas. La du reĝisoroj matenmanĝis kune kaj Terry Gilliam priskribis Chris Marker kiel "impresan personecon, aspektas kiel ano de la Fremdula Legio, tre alta, tre sportema, tre trankvila sed fakte tre amuza".[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 12 Monkeys en la germana Vikipedio.
- ↑ 1,0 1,1 „Reputation ist alles“, Reputacio estas ĉio. Intervjuo de Bert Rebhandl kun Terry Gilliam la 8-an de januaro 2007 en la germanlingva alternativa gazeto Tageszeitung.