132 Etro
Aspekto
132 Etro | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 132 Aethra |
Aliaj nomoj | A922 XB; 1949 MD; 1953 LF |
Nomita laŭ | Etro vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | James Craig Watson |
Dato de malkovro | 13-a de junio 1873 |
Loko de malkovro | Ann Arbor (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Marsrenkonta asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
390,199 Gm (2,608 AU) 238,558 Gm (1,595 AU) 541,841 Gm (3,622 AU) |
Discentreco | 0,389 |
Meza anomaliangulo | 89,813° |
Klinangulo | 25,055° |
Periodo | 1 538,652 tagoj (4,21 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 17,72 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
258,945° |
Argum. de periapsido | 254,330° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 42,87 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
8,2 × 1016 kg ~2 000 kg/m3 ? 0,012 m/s² 23 m/s |
Rotacia periodo | 0,2153 tago (5,168 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 168 K |
Geometria albedo | 0,199 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | M |
Absoluta magnitudo | 9,21 |
132 Etro estas ne tre granda, meze hela asteroido de la asteroida zono.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas malkovrita de la usona astronomo James Craig Watson de la observatorio de Ann Arbor, (Miĉigano, Usono) la 13-an de junio 1873.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi ricevis la nomon de Etro, filino de Piteo, reĝo de Trezeno. Ŝi estis la patrino de Tezeo en la helena mitologio.
Orbito
[redakti | redakti fonton]Ĝi havas tre discentran kaj tre klinitan orbiton, kies perihelio estas pli malgranda ol tiu de la orbito de Marso. Ĝi do pli proksimiĝas al Suno ol Marso. Ĝi estas la unua trovita marsrenkonta asteroido. Ĝi tamen neniel minacas Marson ĉar ĝia orbito, tre klinita, nenie renkontas tiun de Marso.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
131 Vala | 132 Etro | 133 Cireno |