Saltu al enhavo

16525 Shumarinaiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
16525 Shumarinaiko
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 16525 Shumarinaiko
Aliaj nomoj 1991 CU2; 1996 TE51
Nomita laŭ Shumarinai Prefectural Natural Park vd
Malkovro
Malkovrintoj Endate kaj Watanabe
Dato de malkovro 14-a de februaro 1991
Loko de malkovro Kitami (Japanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
358,970 Gm (2,400 AU)
309,126 Gm (2,066 AU)
408,814 Gm (2,733 AU)
Discentreco 0,1389
Meza anomaliangulo 125,506°
Klinangulo 2,429°
Periodo 1357,680 tagoj (3,717 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,23 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
7,659°
Argum. de periapsido 180,233°
Terdistanco
- Minimuma

159,847 Gm (1,0685 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 5,25 ± 0,15 km
Ĉefa korpo : 5,18 ± 0,15 km
Rotacia periodo 0,10805 tago (2,5932 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,306 ± 0,033
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,5
vdr

16525 Shumarinaiko estas tre malgranda sed treege hela duopa asteroido de la asteroida zono malkovrita la 14-an de februaro 1991 de la japanaj astronomoj Kin Endate kaj Kazurō Watanabe elde la observatorio de Kitami en Abaŝiri-subgubernio (insulo Hokajdo). Ĝi estas ano de la Nisa familio.[1]

Ĝi ŝuldas sian nomon al la baraĵlago Ŝumarinajko (japane 朱鞠内湖 , Shumarinaiko) en la okcidento de la baseno de Najoro; kreita en 1943 per akvobaraĵo sur la rivero Urjuu por irigacio kaj akvoenergio. Estante tiel unu en naciaj parkoj, tiu lago estas konata pro ties bela pejzaĝo.

La satelito estis malkovrita la 9-a de januaro 2013 per analizo de la luma kurbo.[1] Ĝi havas taksita diametro de 0,83 ± 0.11 km, la duona grandakso de ĝia orbito estas 8,1 km kaj ĝia orbita periodo, 0,6004 ± 0,0002 tago (14,409 horoj). Ĉar ĝi estas en ligita rotacio, ĝia rotacia periodo ankaŭ estas 14,409 horoj.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Antaŭe:Listo de asteroidoj (16001 - 17000)Poste:
16524 Hausmann16525 Shumarinaiko(16526) 1991 DC