17246 Christophedumas
17246 Christophedumas | |
asteroido | |
![]() | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 17246 Christophedumas |
Aliaj nomoj | 2000 GL74; 1973 VM |
Malkovro | |
Malkovrinto | LINEAR |
Dato de malkovro | 5-a de aprilo 2000 |
Loko de malkovro | Socorro (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
424,761 Gm (2,839 AU) 415,709 Gm (2,779 AU) 433,814 Gm (2,900 AU) |
Discentreco | 0,02131 |
Meza anomaliangulo | 334,699° |
Klinangulo | 2,445° |
Periodo | 1747,542 tagoj (4,785 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
34,461° |
Argum. de periapsido | 229,758° |
Terdistanco - Minimuma |
264,102 Gm (1,765 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 4,61 km Ĉefa korpo : 4,5 km |
Rotacia periodo | ~0,4 tago (~10 horoj) |
Geometria albedo | 0,21 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,8 |
17246 Christophedumas estas malgranda, hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 5-a de aprilo 2000 en la kadro de la kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis nomita en honoro de Christophe Dumas, planeda sciencisto sperta en observoj de asteroidoj kaj planedoj per spektroskopio kaj per adaptiĝema optiko. Li faris gravajn observojn de arkoj de planeda ringo, estis kunmalkovrinto de la unua asteroida luno bildigita elde la Tero, kaj sukcesis fari la unuajn bildojn de unu ekstersunsistema planedo.
Satelito
[redakti | redakti fonton]La satelito estis malkovrita la 14-an de januaro 2004 de P. M. Tamblyn, W. J. Merline, C. R. Chapman, D. Nesvorny, D. D. Durda, C. Dumas, A. D. Storrs, L. M. Close, kaj F. Menard per observadoj elde la Kosmoteleskopo Hubble, anoncita la 24-an de februaro 2004.[1]
Tiu satelito (provizore nomita S/2004 (17246) 1) havas diametron de ĉ. 1 km. Ĝi orbitas kun duona grandakso de 228 km kaj periodo de 90 tagoj. Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (17246) Christophedumas kaj S/2004 (17246) 1; paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (17001 - 18000) | Poste: |
---|---|---|
17245 Yixie | 17246 Christophedumas | 17247 Vanverst |