1 E1 m
Aspekto
Por bildigi la grandecon de dek metroj, tiu ĉi paĝo estas listo de iuj aĵoj longaj de inter 1 dekametro (dam) kaj 1 hektometro (hm) (101—102 m).
- Distancoj pli mallongaj ol 10 m
- 10 m egalas al:
- 10 m -- ondolongo de la plej alta mallongonda radiofonia frekvenco, 30 MHz.
- 18,44 m -- distanco inter la ĵeta plato kaj la hejma plato sur bazpilka kampo
- 20 m -- longo de kriketa ludokampo
- 23 m -- alto de la obelisko en la Place de la Concorde, Parizo, Francio
- 25 m -- ondolongo de la 12 MHz-aj mallongondaj dissendo-frekvencoj
- 27,43 m -- distanco inter bazoj sur bazpilka kampo
- 30 m -- longo de blua baleno, la plej granda besto ĉiame vivanta sur la Tero
- 31 m -- ondolongo de la 9.7 MHz-aj mallongondaj dissendo-frekvencoj
- 40 m -- meza profondo sub la marfundo de la tunelo sub la Manika Markolo
- 49 m -- largo de usona piedpilka kampo (53 1/3 jardoj)
- 49 m -- ondolongo de la 6.1 MHz-aj mallongondaj dissendo-frekvencoj
- 55 m -- alto de la oblikva turo de Pizo (Italio)
- 60 m -- Piramido de Ĝoser, Egiptio
- 70 m -- largo de piedpilka kampo
- 70 m -- longo de la Tapiŝo de Bayeux, Francio
- 91,44 m -- longo de usona piedpilka kampo (100 jardoj, inter la golo-linioj)
- 100 m -- ondolongo de la plej malalta mallongonda radiofonia frekvenco, 3 MHz
- Distancoj pli longaj ol 100m