2º Cartório de Notas (Votuporanga-SP)
Aspekto
2º Cartório de Notas | ||
---|---|---|
2º Tabelião de Notas e de Protestos de Letras e Títulos da Comarca de Votuporanga-SP | ||
organizaĵo | ||
Komenco | 22-a de junio 1945 | |
Sidejo | Votuporango | |
Tipo | Notariejo | |
Retejo | cartoriovotuporanga.com.br | |
2º Cartório de Notas (oficiala nomo 2º Tabelião de Notas e de Protestos de Letras e Títulos da Comarca de Votuporanga-SP, portugale) estas notariejo en la brazila urbo Votuporango.
La notariejo estis kreita la 22-an de junio 1945 kun la juraj funkcioj de registrado de publikaj aktoj kaj protestoj (laŭleĝa konstato de nepagiteco de kambio).
La notariejo ankaŭ disponigas la servojn pri agnosko de subskribo (atesto pri la aŭtoreco de subskribo sur dokumento) kaj pri aŭtentikigo (atesto, ke kopio de dokumento estas identa al ĝia originalo).