27400 Mikewong
Aspekto
27400 Mikewong | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 27400 Mikewong |
Aliaj nomoj | 2000 EE106; 1998 YB28 |
Nomita laŭ | Michael H. Wong vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | LONEOS |
Dato de malkovro | 11-a de marto 2000 |
Loko de malkovro | Flagstaff, Usono |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
388,073 Gm (2,594 AU) 339,886 Gm (2,272 AU) 436,260 Gm (2,916 AU) |
Discentreco | 0,1242 |
Meza anomaliangulo | 359,955° Epoko 1-a de julio 2021 |
Klinangulo | 13,919° |
Periodo | 1526,089 tagoj (4,178 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
155,762° |
Argum. de periapsido | 71,239° |
Terdistanco - Minimuma |
195,849 Gm (1,309 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 3,240 ± 0,587 km |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,321 ± 0,073 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,60 |
27400 Mikewong estas tre malgranda sed treege hela asteroido de la ĉefa asteroida zono malkovrita la 11-an de marto 2000 en la kadro de la astronomia kampanjo Lowell Observatory Near-Earth-Object Search (LONEOS) elde la Stacio Anderson Mesa de la Observatorio Lowell, sudoriente de Flagstaff (Arizono, Usono).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis nomita en honoro de la planedosciencisto Mike Wong,[1] ĉe la Universitato de Kalifornio en Berkeley kiu studas gigantajn planedojn en la sunsistemo. Li estas ano de la teamo, kiu malkovris lunon ĉirkaŭ 624 Hektoro kaj li studis alfrapon sur Jupiteron de 2009[2] dum superrigardo de la atmosfero per adaptiĝema optiko.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (27001 – 28000) | Poste: |
---|---|---|
27399 Gehring | 27400 Mikewong | (27401) 2000 EH107 |