3-a de aŭgusto
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2025 tagoj |
La 3-a de aŭgusto estas la 215-a tago de la jaro (la 216-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 150 tagoj restas.
Je la 3-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- -338: Batalo de Keroneo: makedonoj venkis grekojn
- 8: Generalo Tiberio de Romia Imperio konkeris Dalmation ĉe la rivero Bosna
- 70: Jerusalemo: fajro detruinta la Duan Templon estis estingita
- 435: Orientromia Imperiestro Teodozo la 2-a ekziligis estintan patriarkon Nestorio de Konstantinopolo al Egiptio
- 881: Armeo de Ludoviko la 3-a venkis danajn vikingojn en batalo de Saucourt-en-Vimeu (proksime al Abbeville)
- 1015: Dum pola-germana milito rezulte de la batalo de Krosno Odrzańskie armeo de imperiestro Henriko la 2-a trarompis defendon de la trupoj de Mjeŝko la 2-a trairante Odron
- 1031: Reĝo de Norvegio Olavo la 2-a estis proklamita sanktulo
- 1057: Stefano la 9-a iĝis papo
- 1100: Henriko la 1-a iĝis reĝo de Anglio
- 1460: Jakobo la 3-a iĝis reĝo de Skotlando
- 1492: Kristoforo Kolumbo fornavigis de Palos de la Frontera serĉante okcidentan marvojon al Barato
- 1492: Forpelo de judoj el Hispanio fare de katolikaj gereĝoj
- 1546: Franca sciencisto, tradukisto kaj presisto Étienne Dolet estis ŝtiparumita kun siaj libroj - unua martiro de renesanco
- 1569: Kuronio kaj Zemgalio kiel komuna propraĵo aliĝis al Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio
- 1611: Milito de Kalmar: dana armeo konkeris kastelon de Kalmar
- 1678: Robert Lasalle konstruis la unuan velŝipon Griffon sur la Grandaj Lagoj
- 1692: Milito de la ligo de Augsburg: venko de franca armeo en la batalo de Steenkerke (apud Enghien)
- 1708: Liberecbatalo de Rákóczi: venko de habsburga armeo en la batalo de Trenčín
- 1769: Usono: en Kalifornio fondiĝis Santa Monica
- 1777: En la Kastelo Esterházy en hungara Fertőd okazis premiero de komika opero La mondo sur la luno de Joseph Haydn
- 1778: Italio: operejo Teatro alla Scala malfermiĝis en Milano (per opero de Antonio Salieri)
- 1783: Honŝu: erupcio de japana vulkano Asama en Gubernio Nagano mortigis 35 mil homojn
- 1847: Oni subskribis konkordaton inter la Rusia imperio kaj la Apostola Seĝo
- 1857: Biharo: okcidente de Patnao finiĝis 8-taga sieĝo dum la hindia ribelo - kadre de unua barata milito pri sendependeco kontraŭ Brita imperio (pli ol 10 000 ribeluloj kontraŭ fortika konstruaĵo okupita de 68 britaj soldatoj)
- 1858: Angla esploristo de Afriko John Hanning Speke kiel unua eŭropano atingis la Viktoria-lagon
- 1889: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Ikleo
- 1895: Bezerra de Menezes iĝis prezidanto de Brazila Spiritisma Federacio
- 1903: Makedonio: ribelantoj de Kruŝevo proklamis respublikon, kiu ekzistis 10 tagojn, kiam la Otomana imperio detruis la urbon
- 1904: Tibeto: brita ekspedicio al Tibeto sub la gvido de Francis Younghusband konkeris Lasaon
- 1909: Hungario: sporta futbalklubo Budapest Honvéd FC fondiĝis
- 1911: Italaj aeroplanoj ĵetis bombojn sur turkajn poziciojn en Tripolo - unua uzo de aviadiloj en milita operaco
- 1913: Polico en la Rusia Imperio malpermesis futbalan matĉon en Kasimov, dirante ke la homamaso estas kontraŭleĝa kunveno
- Unua Mondmilito
- 1914: Pollando: germana armeo okupis kaj komencis detrui Kalisz post retiriĝo de rusoj, kaj eniris al Częstochowa; Józef Piłsudski fondis en Krakovo Unuan Kadran Kompanion - ĝermo de Pola Soldataro dum la dispartigoj de Pollando-Litovio
- Plano Schlieffen: Germana Imperiestra Regno deklaris militon al Francio kaj petis neŭtralan Belgion trapasi - Belgio rifuzas; Unuiĝinta Reĝlando deklaris militon al Germanio; Rumanio proklamis neŭtralecon; Turkio fermis markolon Dardaneloj
- 1915: Kongresa Pollando: strategia venko de poloj post kelktaga batalo de Jastków (distrikto Lubelski) kontraŭ rusoj — la batalo estis grava por Centraj Potencoj; germanoj finfine okupis Šiauliai
- 1919: Rumana armeo eniris al Timișoara signife kontribuante al reunuiĝo de rumanaj teritorioj (aŭ la sekvan tagon laŭ aliaj fontoj)
- 1921: Petrogrado: rusa poeto Nikolaj Gumilov arestita de Ĉeka post falsaj akuzoj pri monarkia komploto kvazaŭ aranĝita de la Blanka movado
- 1927: Svislando: unua ekumena eklezia konferenco komenciĝis en Laŭzano
- 1928: Dua Pola Respubliko: en Krakovo aperis lasta numero de la periodaĵo "Nowa Reforma" (Nova Reformo), eldonata de 1882
- 1929: En Rostovo ĉe Dono la unua en Sovetunio telefoncentralo ekfunkciis
- 1929: Esoterismo: baratano Jidu Kriŝnamurti malfondis teozofian organizaĵon Ordeno de la Stelo en la Oriento, kiu lin subtenis kiel mesianisman kandidaton por instruisto de la mondo
- 1936: Afrik-usonana atleto Jesse Owens akiris la unuan el siaj kvar oraj medaloj en Somera Olimpiko en Berlino dum 100-metra kuro, detruante esperojn de la naziaj gvidantoj pri arja regado ĉe la Olimpikoj
- Dua Mondmilito
- 1940: Unua soveta okupado de Pollando: parto de Orientaj Limregionoj de la Dua Pola Respubliko estis aneksitaj al Sovetunio; Okupacio de baltaj ŝtatoj: Litovio estis enkorpigita al Sovetunio; Nov-Jorko: "Nowy Świat" (Nova Mondo) recitis eldiron de David Lloyd George, kiu skribis pri la germana invado en Pollandon: Facila anekso de tia lando kiel Pollando, kiu ne posedis defendon, havis malbone organizitan kaj fie gvidatan armeon kaj malkuraĝan registaron kun protesto pri tiu mensoga kaj ofenda artikolo, metita en ambasado de Britio en Vaŝingtono; Itala konkero de Brita Somalilando - ununura italia venko kontraŭ la aliancanoj sen helpo de germanaj trupoj
- 1941: Germana okupado de Pollando: en Provinco Vartlando kreiĝis policaj eksterordinaraj juĝejoj por poloj kaj judoj - ili povis verdikti nur mortpunon, transdonon de akuzito al Gestapo aŭ lian senkulpigon; en koncentrejo Aŭŝvico estis murdita skoltestro Stanisław Sedlaczek, fondinto kaj komandanto de konspira Pola Skoltismo; Kroataj ustaŝoj masakris pli ol 2600 serbojn en la urbo Glina; en Palestino ĉesis aperi pollingva "Biuletyn Informacyjny" (Informa Bulteno); ĉirkaŭ miliono de fervojistoj laboris dum la libertago (dimanĉo) favore al la Ruĝa Armeo ĉe la Orienta Fronto; forta soveta bombado de Konstanco - la katedralo kaj aliaj konstruaĵoj estis grave damaĝitaj
- 1942: Taĉmentoj de SS pafmortigis en Zamość-regiono 48 personojn en 3 vilaĝoj kun bruligo de 37 bienoj, kaj en Kulno (proksime al Leżajsk) 20 ukrainojn kaj 80 judojn; estro de Provinco Vartlando, Arthur Greiser, enkondukis policajn eksterordinarajn juĝejojn en Poznań, Łódź kaj Inowrocław; Gestapo nokte de la 2-a/3-a de augusto arestis en Rabka ĉirkaŭ 60 personojn; Sovetunio: en la regiono de Kubano germanoj okupis urbon Voroŝilovsk
- 1943: Ribelo de judoj en geto de Będzin eksplodis; Hans Frank estis nomumita defend-komisaro de Tria Regno por Ĝenerala Gubernio; Porajmos: germana polico pafmortigis en Szczurowa (proksime al Brzesko) 93 ciganojn, kaj en Rzejowice (proksime al Radomsko) ekstermis la vilaĝon, kie arestis kaj murdis soldatojn de Pola Enlanda Armeo; trupoj de Brjanska Fronto komencis batali pri Orjolo, kaj de la Voroneĵa kaj Stepa ekatakis kunlabore kun Sud-Okcidenta Fronto direkte al Belgorodo kaj Ĥarkivo (operaco finita la 23-an de aŭgusto) - la unuan tagon 2-a kaj 5-a Aviadaj Armeoj plenumis 2670 aviadilflugojn; Sovetunio: komenco de partizana operaco "rela milito" en okcidenta parto de RSFSR, Belorusa SSR kaj Ukraina SSR; Italio: reprezentantoj de 6 partioj, malgraŭ malpermeso, rekomencis politikan agadon
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): la 3-an tagon germanoj enkondukis 46 bombaviadilojn Junkers Ju 87 — planata detruo de Varsovio komencita, 25% de la urbo detruis atakaviadiloj; en Malnova Urbo poloj konkeris palacon Blanka - oni pafmortigis 22 SS-anojn; unuo de Zbigniew Brym ekregis Poŝtan Stacidomon, kiu restis ĉe la insurekcianoj ĝis fino de la ribelo; germanaj soldatoj kaj polico pafmortigis en 9 surstrataj ekzekutoj 448 personojn; post dutaga sieĝo kaj ruzaĵo pola bataliono konkeris Nordwache, plifirmigitan gardejon de germanaj ĝendarmoj en du brikdomoj - 40 iris al mallibero, liberigo de ostaĝoj, akiro de multe da armiloj ; en apuda Kampinos-arbaro Wehrmacht perdis 70 soldatojn, kaj poloj nur ĉirkaŭ 10; apud Sieraków taĉmento de EA frakasis germanan maltimultigan ekspedicion, savante destinitajn al pafmortigo polojn; Ruĝa Armeo konkeris Sanok kaj retiriĝis de Wołomin; Porajmos: kun murdo per gaso de la lastaj ciganoj el pli ol 4000, finiĝis dutaga likvido de la ekstermkoncentrejo Auschwitz-Birkenau, nomata de la nacisocialistoj "cigana kampadejo Auschwitz"
- Postmilito
- 1945: Registaro de Ĉeĥoslovakio senigis civitanecon al etnaj germanoj kaj hungaroj
- 1946: Komunista krimo: Armea Regiona Juĝejo en Gdańsk verdiktis duoblan mortpunon al preskaŭ 18-jara pola flegistino Danuta Siedzikówna
- 1946: Usono: unua amuzparko ekfunkciis en Indianao
- 1948: Post Zoltán Tildy, Árpád Szakasits iĝis ŝtatprezidento de Hungara Respubliko
- 1949: En Nov-Jorko fondiĝis Nacia Korbopilkada Asocio por Nordameriko
- 1954: Komunista krimo: laŭ rekomendo de Józef Cyrankiewicz, ĉefministro de Pola Popola Respubliko oni nokte deportis de 3 vojevodioj: Opole, Stalinogród kaj Wrocław al komunistaj trudlaborejoj pli ol 1500 monaĥinojn, konfiskinte iliajn 10 ordenojn kun 323 domoj — post 1956 ili estis liberigitaj, tamen sen redono de la havaĵo (malsanulejoj, prizorgejoj, orfejoj, monaĥejoj); la operaco X-2 okazis en naskiĝdatreveno de hejmarestita primaso, kun partopreno de aktivuloj de Pola Unuiĝinta Laborista Partio, en kiu tiutempe regis juda frakcio kaj malgraŭ tio, ke la virinoj helpis al judoj dum holokaŭsto
- 1957: Sovetunio: unua en la mondo testo de interkontinenta balistika misilo
- 1958: Usona atomŝipo USS Nautilus transiris sub la Norda Poluso
- 1960: Francaj kolonioj: Niĝero sendependiĝis
- 1979: Teodoro Obiang Nguema Mbasogo per puĉo iĝis reganto de Ekvatora Gvineo
- 1988: Birmo: enkonduko de militleĝo
- 1988: Germana sportpiloto Mathias Rust, kiu en majo 1987 surteriĝis sur la Ruĝa Placo en Moskvo kaj estis pro tio malliberigita, estis antaŭtempe liberigita
- Revolucioj de 1989
- 1989: Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani iĝis prezidento de Irano
- 1990: Katolikismo: instruado de religio revenis al polaj lernejoj; hungara politikisto Árpád Göncz estas elektita prezidento de Hungario fare de la Nacia Asembleo
- 1997: Komoroj: insulo Anjuano deklaris sendependecon - en 2008 subpremita helpe de Afrika Unio
- 2004: NASA lanĉis la sondilon MESSENGER al la planedo Merkuro
- 2004: Piedestalo de la Statuo de Libereco estis remalfermita depost la Atencoj de la 11-a de septembro 2001
- 2005: Mahmud Ahmadineĵad iĝis prezidento de Irano
- 2006: Viktor Janukoviĉ iĝis ĉefministro de Ukrainio
- 2007: Ĉilio: estinta direktoro de sekreta servo DINA Raúl Iturriaga estis kaptita post kondamno pro homforkapto
- 2010: Dési Bouterse iĝis prezidento de Surinamo
- 2013: Hasan Ruhani iĝis prezidento de Irano
- 2014: Siria enlanda milito: 18 islamaj batalgrupoj fondis Sirian Konsilion de Revolucia Komandado
- 2014: Rezulte de tertremo en ĉina provinco Junano 617 personoj pereis, 3 143 vundiĝis kaj 114 malaperis
- 2014: Aŭtonoma Regiono Kurdistano: en Sinĝar-montaro (sanktaj montoj en Gubernio Ninivo) Islama Ŝtato komencis masakron de 2 000 jezidoj (per senkapigo, bruligo kaj pafmortigo)
- 2016: Ekvalidis dispono de Urba Konsilio en Prago, kiu ekskludis uzon de starveturiloj sur ŝoseoj en la centro de Prago - fakte la malpermeso ekvalidis poste, kune kun lokigo de taŭgaj trafiksignaloj
- 2019: Teksaso: en superbazaro de Walmart en El Paso 21-jara Patrick Crusius pafmortigis 22 personojn kaj vundis 24, poste libervole subiĝis al polico
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 161 tago de rusa agreso: Pasinttage elpafaĵoj de Rusia Armeo valoris 100 milionojn da usonaj dolaroj — 30 setlejoj estis pripafitaj, 16 personoj pereis, matene en Mikolajivo estis detruita ĉiovendejo, kolektivaj loĝejoj, apoteko, kelkaj vendejoj kaj tereno de rajdado; nokte en Ĥersona provinco Ukraina Armeo detruis 2 municistokojn; el parto de Donecka provinco regata de Kievo pli ol 600 personoj estis evakuitaj — unuaj du trajnoj alvenis al Kropivnicko; en Donecko soldatoj de ukraina marinfanterio en embusko eliminis 15 rusiajn soldatojn, 2 bataltransportilojn kaj tankon prenante al mallibero 3 rusojn; Sekureca Servo de Ukrainio senmaskigis kaj arestis membrojn de rusia spionagentejo FSB
- Mondreago: en Svislando ekvalidis malpermeso aĉeti, importi kaj transporti oron kaj oraĵojn el Rusio; itala impost-polico transprenis aktivojn, valorajn pli ol 141 mln da eŭroj, de arkitekto projektinta apud la Nigra Maro luksan posedaĵon, nomatan en gazetaro "palaco de Putin"; prezidanto de Ukrainio virtuale al studentoj de aŭstraliaj altlernejoj: Unusola diferenco inter teroristoj kaj Rusio estas, ke teroristoj prenas respondecon pri siaj agoj, dume Rusio ne havas kuraĝon. Tamen ĝi aplombe kulpigas pro siaj krimoj aliajn landojn kaj la tutan mondon; nombro de eksterlandaj turistoj en Rusio falis je 95% (kompare al antaŭpandemia periodo); plimulto de rusiaj studentoj ne povos partopreni necesajn ekzamenojn pri la angla lingvo por studi en Okcidenta Eŭropo
- 2023: Nokta rusa atako al Kievo, kontraŭaviada defendo paffaligis pli ol 15 sturmajn senpilotajn aviadilojn kaj 7 spionajn — laŭvica 8-a atako ĉiutage farata, 820-a aviada alarmo por la ĉefurbo de Ukrainio ekde la plenskala invado; en Ĥersono rusa artilerio pripafis trolebuson kun homoj veturantaj al laboro, kaj ortodoksan kirkon, 3 civiluloj estis vunditaj, kaj poste 4 fajrobrigadistoj (pasinttage pripafis grekan konsulejon); unuoj de operaca brigado de ukraina Nacia Gvardio ŝoviĝis ĉ. 650 m profunden de malamika defendo, kilometron kaj duonon laŭlonge de frontlinio, kaj faris tranĉeojn sur nova linio; ĝis nun oni identigis pli ol 232 mil militkrimulojn kaj perfidulojn — ilian plimulton konsistigas rusiaj soldatoj de okupacia armeo; regopovoj de Ukrainio konfirmis du atakojn al Krimea ponto; Rusio bruligis lernejon en Dnipropetrovsk; Rusio pripafas Ukrainion per raketoj, kiujn Kievo transdonis al Moskvo en 1990-aj jaroj (krozmisiloj Ch-55)
- Mondreago: Rusio aldonis Norvegion al listo de"neamikaj" ŝtatoj — aprile ĝi forigis 15 rusiajn diplomatojn pro spionado (Rusio - 10 norvegojn); estonaj savistoj liveris al savistoj el Mikolajivo 90 metaldetektilojn kontraŭ subakvaj minoj, kaj 4 specialajn veturilojn; japana laŭreato de Pritzker-premio projektis novan lignan alon por malsanulejo en Lvovo; malgraŭ oficiala neado kelkaj ministerioj en Rusio enkondukis malpermeson uzi usonajn produktojn de Apple (poŝtelefonojn, tekokomputilojn kaj tabulkomputilojn); ĉiu tria usonano apogas sendon de soldataro al Ukrainio; EU atribuis novajn sankciojn kontraŭ kunagresanta Belorusio, kiu vaste reprezalias siajn civitanojn); en Moskvo bruliĝis fabriko de piloj;
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1509: Étienne Dolet, franca humanisto kaj sciencisto, tradukisto, presisto, poeto, la "unua martiro de renesanco", ekzekutita (m. 1546)
- 1738: Friedrich Gottlieb Barth, germana instruisto kaj lingvisto (m. 1794)
- 1770: Frederiko Vilhelmo la 3-a, reĝo de Prusio ordoninta detrui polajn kronadajn akcesoraĵojn, ŝtelitaj de Vavelo (m. 1840)
- 1791: Károly Maderspach, hungara inĝeniero pri fornoj kaj pontoj (m. 1849)
- 1796: Márton Csausz, hungara kuracisto kaj profesoro (m. 1860)
- 1817: Károly Jubál, hungara inĝeniero, profesoro, edukisto de la familio de Lajos Kossuth, martiro (m. 1853)
- 1823: Francisco Asenjo Barbieri, hispana komponisto kaj muzikologo, aŭtoro de zarzueloj (m. 1894)
- 1825: Friedrich Wilhelm Gesenius, germana filologo kaj pedagogo
- 1832: Edward Wilmot Blyden, amerik-liberia verkisto, diplomato kaj politikisto (m. 1912)
- 1832: Ivan Zajc, kroata komponisto kaj orĥestrestro (m. 1914)
- 1833: Auguste Schmidt, germana pedagogino kaj feminisma pionirino (m. 1902)
- 1843: Vártán Esztegár, monako, pastro, verkisto en armena lingvo (m. 1886)
- 1851: George FitzGerald, irlanda fizikisto, konata de la hipotezo pri longo-kuntiriĝo de FitzGerald-Lorentz kadre de speciala teorio de relativeco (m. 1901)
- 1863: Géza Gárdonyi, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1922)
- 1867: Stanley Baldwin, brita konservativa politikisto dum intermilita periodo, trifoja ĉefministro, la ununura kiu servis sub tri monarkoj (m. 1947)
- 1868: Levi Rickson, sveda verkisto, ĵurnalisto kaj komponisto (m. 1967)
- 1872: Haakon la 7-a, reĝo de Norvegio (m. 1957)
- 1882: Vilém Mathesius, ĉeĥa lingvisto kaj literatura historiisto, kunfondinto Praga Lingvistika Rondo kaj fondinto de la ĉeĥa anglistiko (m. 1945)
- 1882: György Bartók, hungara filozofo, teologo kaj profesoro, reprezentanto de la koncepto pri subjetiva idealismo, fondinto de Societo Károly Böhm, komitatano de Hungara Protestanta Literatura Societo (m. 1970)
- 1886: Vilmos Albert, hungara verkisto, kunlaboranto de "Csíki Lapok" kaj "Erdélyi Tudósító" (m. 1971)
- 1887: Otton Nikodym, pola matematikisto kaj pedagogo, kunfondinto de Pola Matematika Societo, kontribuinta al mezurteorio, funkcionala analitiko, diferencialaj ekvacioj kaj priskriba aroteorio (m. 1974)
- 1901: Stefan Wyszyński, pola primaso (m. 1981)
- 1902: Ilona Hegyi, hungara ĵurnalistino, Aŭŝvic-viktimo (m. 1944)
- 1903: Habib Burgiba, unua prezidento de sendependa Tunizio (m. 2000)
- 1907: Ernesto Geisel, generalo kaj prezidento de Brazilo (m. 1996)
- 1907: Gerhard Kalckhoff, germana esperantisto, fakdelegito de UEA pri Esperanto-terminologio en scienco kaj tekniko, prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta (m. 2003)
- 1918: Maria Aurèlia Campany, kataluna verkistino, reprezentantino de la 20-a jarcento kune kun Mercè Rodoreda (m. 1991)
- 1923: Shenouda la 3-a, patriarko de la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio, ekumenisto (m. 2012)
- 1926: Tony Bennett, usona kantisto (m. 2023)
- 1927: György Beke, hungara raportisto, ĵurnalisto, verkisto (m. 2007)
- 1933: Donald Broadribb, aŭstralia-usona teologo, orientalisto, filozofo, psikoanalizisto, tradukisto el la angla, greka kaj hebrea, vortaristo kaj terminologo, redaktoro de pluraj Esperanto-gazetoj kiel "Esperanto sub la Suda Kruco", "Monato" aŭ "Biblia Revuo", honora membro de UEA, membro de la Akademio de Esperanto (m. 2012)
- 1939: Csaba Muzsnay, rumania hungara kemiisto (m. 2016)
- 1939: Magdolna Tompa, rumania hungara bibliografino, tradukistino
- 1940: Martin Sheen, usona aktoro
- 1941: Hage Geingob, prezidento de Namibio 2015-2024 (m. 2024)
- 1941: János Botond Kiss, rumania hungara ornitologo
- 1943: Béla Bollobás, hungara-brita matematikisto okupiĝanta pri grafeteorio kaj kombinatoriko
- 1947: Vitězslav Jandák, ĉeĥa aktoro kaj politikisto
- 1948: Antoni Macierewicz, pola historiisto, spertulo pri Inkaa imperio, pola opoziciisto kunkreinta Komitaton por Defendo de Laboristoj, ministro pri nacia defendo esploranta fronte de parlamenta grupo atencan aspekton de la morto de pola prezidento apud Smolensk, kreinto de la Teritoria Defend-Armeo, felietonisto
- 1948: Jean-Pierre Raffarin, franca ĉefministro kaj eŭrodeputito
- 1950: Waldemar Cierpinski, germana maratonisto, dufoja olimpika ĉampiono
- 1950: Kati Méhes, hungara akorino ludanta en la Norda Teatro Trupo Harag György de Satmaro
- 1952: Zbyszek Godlewski, pola laboristo, viktimo-simbolo de la decembra masakro (komunista krimo) (m. 1970)
- 1953: János Selmeczi, hungara violonisto
- 1960: Anna-Maria Ravnopolska-Dean, bulgara harpistino
- 1964: Abhisit Vejjajiva, ĉefministro de Tajlando
- 1977: Imola Kézdi, rumania hungara aktorino
- 1979: Evangeline Lilly, kanada aktorino, konata de televida serio Perditaj
- 1989: Jules Bianchi, franca aŭtosportisto
- 1994: Corentin Tolisso, franca futbalisto, membro de la franca nacia teamo de futbalo
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 1003: At-Tai, abasida kalifo de Bagdado (n. 932)
- 1460: Jakobo la 2-a, reĝo de skotoj (n. 1430)
- 1546: Antonio da Sangallo la Plijuna, itala arkitekto (n. 1484)
- 1546: Étienne Dolet, renesanca humanisto franclingva kaj latinlingva, vivbruligita kun siaj libroj laŭ ordono de teologia fakultato en Sorbono (n. 1509)
- 1667: Francesco Borromini, itala arkitekto (n. 1599)
- 1758: Josef Anton Pfaffinger, aŭstra skulptisto (n. 1684)
- 1761: Johann Matthias Gesner, germana filologo kaj pedagogo (n. 1691)
- 1780: Étienne Bonnot de Condillac, franca filozofo kaj ekonomikisto de klerismo (n. 1714)
- 1784: Giovanni Battista Martini, itala komponisto kaj franciskano (n. 1706)
- 1792: Richard Arkwright, angla inventisto de ŝpinilkadro el la frutempa industria revolucio (n. 1732)
- 1800: Friedrich Gilly, germana arkitekto de novklasika arkitekturo, instruisto de Karl Friedrich Schinkel kaj Leo von Klenze (n. 1772)
- 1806: Michel Adanson, franca botanikisto kaj etnologo, esplorinta Senegalon kadre de la Franca Kompanio de Orientaj Hindioj (n. 1727)
- 1835: Wenzel Müller, aŭstra komponisto kaj dirigento (n. 1767)
- 1845: Friedrich Wilhelm Lomler, germana verkisto kaj teologo
- 1857: Eugène Sue, franca verkisto kaj kuracisto, kreinto de la romano en felietonoj (n. 1804)
- 1862: Ernst Friedrich Gerhard Fischer, germana komponisto, pianisto kaj teologo
- 1866: Gábor Klauzál, hungara politikisto, juristo kaj ministro (n. 1804)
- 1867: August Boeckh, germana klasika filologo (n. 1785)
- 1897: Marie Seebach, germana aktorino kaj operkantistino (n. 1829)
- 1903: Gyula Szakáll, hungara bestkuracisto, aŭtoro de la unua hungara birdanatomia libro (n. 1872)
- 1916: Roger Casement, brita irlandano, poeto, politikisto, diplomato, ekzekutita (n. 1864)
- 1924: Joseph Conrad, pola-brita romanisto verkanta en la angla lingvo (n. 1857)
- 1929: Emil Berliner, german-usona industriisto kaj inventinto (gramofono kaj gramofondisko) (n. 1851)
- 1936: Fulgence Bienvenüe, franca inĝeniero pri ŝoseoj kaj pontoj, konata de la metroo de Parizo (n. 1852)
- 1942: Grafo Árvéd Teleki, hungara, rumania hungara fakverkisto pri agrikulturo, politikisto (n. 1865)
- 1943: Otto W. Zeidlitz, sveda pastro, kunfondinto de Esperanto-klubo en Uppsala, Esperanto-verkisto kaj tradukisto (n. 1860)
- 1945: Gyula Terhes, rumania hungara tipografo, redaktoro (n. 1882)
- 1945: Kurt Mathias von Leers, germana teologo kaj martiro (n. 1912)
- 1946: Imre Madzsar, hungara historiisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1878)
- 1946: Ignacy Matuszewski, pola politikisto, diplomato, publicisto kaj trezor-ministro kunorganizinta kun Henryk Floyar-Rajchman evakuon de la pola oro dum la dua mondmilito (n. 1891)
- 1949: Ignotus, hungara verkisto, redaktoro kaj poeto (n. 1869)
- 1951: Ágnes Zsolt, hungara verkistino kaj ĵurnalistino (n. 1912)
- 1954: Colette, franca verkistino, membrino de Akademio Goncourt (n. 1873)
- 1959: Nikolajs Ķurzēns, latva oficisto, Esperanto-verkisto, vicprezidanto de Latva Esperanto-Societo, redaktoro de "Ondo de Daŭgava", kunlaboranto de "Literatura Mondo" kaj "Norda Literaturo", kontribuinta al antologio Dekdu Poetoj (n. 1910)
- 1961: Zoltán Tildy, ĉefministro de Hungara reĝlando (1920-1946) kaj prezidento de Hungario (n. 1889)
- 1971: Janka Maŭr, sovetia belorusa verkisto, tradukisto kaj esperantisto partopreninta en esperantlingvaj radioelsendoj en radio (n. 1883)
- 1973: János Duka, rumania hungara muzikilfaristo, memorigita en Muzeo Sikula Nacia (n. 1899)
- 1975: Sándor Keleti, hungara ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1906)
- 1977: Makarios la 3-a, primaso de Kipra Ortodoksa Eklezio, prezidento de Kipro (n. 1913)
- 1979: Alfredo Ottaviani, itala kardinalo, sekretario de Kongregacio por la doktrino de la kredo (n. 1890)
- 1979: János Fazakas, rumania hungara kuracisto, gvidanto de kliniko pri ortopedio kaj traŭmatologio (n. 1910
- 1984: Janusz Groszkowski, pola elektronikisto, radioteknikisto, prezidanto de Pola Scienca Akademio, kontribuinta al konstruo de radaro kaj deĉifrado de stirsistemoj de la germanaj armiloj V-1 kaj V-2 (n. 1898)
- 1995: Anastasio López Luna, argentina esperantisto, kies hispanlingva verko Zamenhof, iniciador de Esperanto estis tradukita en plurajn lingvojn, aperiginta duoncenton da libroj en Esperanto (n. 1914)
- 1995: Jules Horowitz, franca kernfizikisto, komandoro de la Honora legio (n. 1921)
- 1998: Alfred Ŝnitke, sovetia, germana komponisto (n. 1934)
- 2004: Henri Cartier-Bresson, franca fotisto, konsiderata patro de fotoĵurnalismo, kunfondinto de Magnum Photos (n. 1908)
- 2008: Aleksandr Solĵenicin, sovetia, rusia, usona Nobelpremiita verkisto, malliberulo de ŝaraŝka, ekzilita (n. 1918)
- 2015: Robert Conquest, brita-usona historiisto, poeto kaj sovetologo, aŭtoro de la unua monografio pri la Granda Teroro (n. 1917)
- 2015: Sándor Majla, rumania hungara poeto, libroeldonisto (n. 1960)
- 2021: Wolf Harranth, aŭstra verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1941)
- 2023: Carl Davis, usona komponisto (n. 1936)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Venezuelo: Tago de la Flago de Venezuelo
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 3-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.