Provinco Vartlando
La govio aŭ provinco Vartlando de la Germana Regno - germane Reichsgau Wartheland (komence Reichsgau Posen, ankaŭ: Warthegau; pole Kraj Warty) estis administra unuo de Tria Regno nomata Reichsgau ("regna govio") formiĝinta el partoj de la teritorio de Dua Pola Respubliko, aneksitaj en 1939 dum la Dua Mondmilito. Ĝi konsistis el la regiono de Grandpollando kaj apudaj regionoj. Partoj de Warthegau kongruis kun la simile nomita provinco Posen de Prusio (kaj antaŭe la Grandduklando Posen de 1815) de antaŭ la Traktato de Versajlo. La nomo komence devenis de la ĉefurbo, Posen (Poznań), kaj poste de la ĉefa rivero, Varto.
Dum la dispartigoj de Pollando-Litovio de 1793, la plej granda parto de la areo estis aneksita de la Reĝlando Prusio ĝis 1807 kiel Suda Prusio. De 1815 ĝis 1849, la teritorio estis ene de la aŭtonoma Grandduklando Posen, kiu estims la provinco Posen ĝis Pollando estis restarigita kiel Dua Pola Respubliko en 1918–1919 sekve de la Unua Mondmilito. La 26-an de oktobro 1941 germanaj regopovoj decidis fari de la provinco ne nur grenejon por Tria Regno, sed ankaŭ grasejon kaj viandejon. Postmilite la areo revenis al Pollando, ekde 1999 nomata Grandpollanda provinco.
Germana eksperimentejo de naciaj socialistoj por ekstermo de poloj kaj judoj
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi provinco estis komencita de Arthur Greiser senprecedenca en Eŭropo etna purigo kun deportoj de poloj, subigitaj al la plej rasisma leĝaro. Ĉi tie oni detruadis spurojn de poleco kaj likvidis Katolikan Eklezion.
Polaj judoj kiel unuaj en Eŭropo estis markitaj per la Stelo de Davido. Apud Koło estis establita la unua tuja ekstermejo Chełmno. Dum la germana teroro poloj kaj judoj ĉiutege batalis por travivi.
El la kroniko de germanaj reprezalioj en Provinco Vartlando
[redakti | redakti fonton]1939
- 3.10. En Poznań Hans Frank deklaris, ke Pollando devus esti traktata kiel kolonio kaj poloj estos sklavoj de Granda Tria Regno
- 5.10. Nombro de kvazaŭarmea germana "memdefendo" Selbstschutz en Pomerio estis 17 667 personoj
- 7.10. Komandanto de germana "memdefendo" en Pomerio raportis al ĉefo de ordiga polico ke kontraŭ 4 247 poloj liaj taĉmentoj aplikis la plej severajn rimedojn de reprezalio (t.e. ilin murdis)
- 13.10. En Szamotuły germana polico pafekzekutis 5 polojn mortkondamnitajn venĝe laŭ "kolektiva respondeco"
- 19.10. Taĉmentoj de germana "memdefendo" en la regiono de Poznan nombris 11 713 personojn
- 21.10. Germana polico denove arestis katolikajn pastrojn en Włocławek, malliberigis 15 de Nieszawa-regiono kaj 5 monaĥojn de Aleksandrów Kujawski
- 22/23.10. Germana ebria distriktestro de Inowrocław persone kun policanoj masakris 56 polojn el loka punejo, la intelektularon - instruistojn, prezidanton de la urbo, apotekiston, forstiston ktp (parto da ili estis tiom masakrita, ke postmilite estis malfacile identigeblaj)
- 25.10. En Fortikaĵo Poznań germanoj pafmortigis interalie presejestron Leonard Bokowski; Arthur Greiser ordonis en la provinco pagi al poloj 60% de la salajro por germanoj kaj limigis publikan meson nur al dimanĉoj ene de la 9-a ĝis la 11-a horo
- 27.10. Apud Grudziądz germanoj pafekzekutis presiston kaj metiiston Władysław Grobelny kaj en Poznań en amasa ekzekuto interalie kuraciston Roman Konkiewicz; germanaj regopovoj fermis monaĥejon de franciskanoj en Nieszawa; estro de distrikto Wolsztyn devigis polan loĝantaron kontribucii je 90 mil zlotoj
- 29.10. Ĉefo de SS kaj de Ordnungspolizei Heinrich Himmler ekparolis por policanoj en Poznań-regiono: Ne forgesu eĉ por momento, ke vi devas esti reprezentantoj de la germana, ĝermana regopovo; komandanto de protekta polico en Poznań ordonis senskrupulan observon de nacieca dislimigo inter poloj kaj germanoj; en Lodzo guberniestro Hans Frank deklaris: Vavelo de tiu ĉi momento nomiĝos nur Krakauer Burg
- 30.10. Polico en Lodzo ordonis marki ekstere judajn magazenojn
- 30.10. Polica juĝejo en Kalisz mortkondamnis polon pro komunista agado en Germanio en la jaroj 1923-33, la verdikton oni tuj plenumis
- 1.11. En Poznań, malgraŭ malpermeso de grupiĝo oni flamigis kandelojn ne nur sur tombejoj, sed ankaŭ sur tomboj, kiuj troviĝis sur stratoj, placoj kaj en ĝardenoj
- 14.11. En Poznań-regiono oni devigis judojn porti flavajn brakbendojn, larĝajn je 10 centimetroj, kaj en Kalisz-regiono germanoj malpermesis al ili forlasi loĝejojn inter la 17-a vespere kaj la 8-a matene
- 15.11. Germanaj specialaj juĝejoj ekzistis ĉi tage en Bydgoszcz, Częstochowa, Katowice, Kielce, Krakovo, Lodzo, Piotrków Trybunalski, Poznań, Przasnysz kaj Radom, kiuj jam verdiktis sume pri 90 mortpunoj
- 20.11. Arthur Greiser postulis enkondukon en la Provinco de provizoraj juĝejoj kaj mortpunon per pendumo
- 30.11. Germanoj forpelis pli ol 1000 polajn familiojn de Inowrocław
1940
- 28.07. Gestapo en Poznań arestis ĝis tiu ĉi tago 210 membrojn de konspira grupiĝo Volontula Soldataro de Okcidentaj Teritorioj
- 11.08. En Poznań germana polico arestis 17 polojn pro vojaĝado sen skriba permeso de okupaciaj regopovoj
- 12.08. Gestapo de Lodzo arestis 4 polojn pro ilia konspira aparteno al organizaĵo "Młoda Wieś" (Juna Vilaĝo)
- 16.08. En Poznań germanoj senkapigis 5 polojn, en tio 1 virinon
- 17.08. Laŭ Historische Gesellschaft, en Poznań oni sekrete esploris en la jaroj 1933-39 genealogian arbon de germanoj loĝantaj en Tria Regno, kies prauloj loĝis en Pollando
- 23.08. En malliberejo ĉe str. Młyńska en Poznań germanoj gilotinis 7 polojn
- 24.08. Germana polico dum la tuta tago kontrolis sur fervojoj en la Provinco Vartlando la manpakaĵojn kaj legitimilojn de vojaĝantaj poloj
- 28.08. Gestapo malpermesis distribui en la provinco eldonatan en Berlino gazeton en la rusa lingvo "Novoje slovo" (Nova Vorto); Varsovio: Ludwik Landau notis pri nombro de partiaj organizaĵoj en la provinco: 500 lokaj grupoj, 40 mil membroj de SA, 27 mil knaboj en taĉmentoj de Hitlerjugend, 60 mil virinoj en Deutsches Frauenwerk
- 14.09. Arthur Greiser diris dum kurso por Nacisocialisma Germana Laborista Partio: Führer sendis min ĉi tien ne por ke mi glatu kelkon da germanaj katolikaj kaj evangliaj pastroj, sed por likvidi la polan nacion por ke la germana nacio povu vivi. Mi vin certigas, ke tio estas celo de mia vivo.
- 20.09. En Poznań poloj devis cedi al germanoj sidlokon en aŭtobusoj kaj priservantoj de tramoj ne uzi la polan lingvon
- 23.09. En Poznań Gestapo likvidis sidejon de jezuitoj arestinte pastrojn kaj monaĥojn, krome germanoj ordonis forigi ĝis la 27-a de septembro ĉiujn pollingvajn surskribojn sur domoj
- 26.09. En diocezo Włocławek Gestapo arestis 64 polajn pastrojn; en Poznań loĝis 288 291 personoj, en tio 232 157 poloj, 50 874 germanoj, 4232 kun neklara nacieca aparteneco, 838 fremdlandanoj kaj 190 senŝtatuloj
- 29.09. En Poznań Gestapo arestis 7-personan grupon de sabotado
- 7.10. En Poznań de la 20-a de septembro ĝis la 7-a de oktobro 1940 germana polico arestis dekkelkajn polojn pro nelaŭleĝa komerco per valorpaperoj, oro kaj kafo
- 8.10. En regiono de Poznań germanoj limigis nombron de funebrantoj dum entombigo nur al kelkaj proksimuloj de mortinta polo
- 14.10. En la provinco laboris 18 474 britaj kaj francaj militkaptitoj
- 16.10. En Poznań germana polico arestis 7 ciganinojn pro aŭgurado surstrate
- 1.11. Estro de la Provinco malpermesis al poloj pasigi ekzamenojn pri metioj
- 11.11. Germanoj likvidis konspiran presejon en Poznań
- 13.11. En Berlino Ministerio de Publika Klerigo kaj Propagando malpermesis kolporton en Provinco Vartlando de germanaj revuoj eldonataj en Ĝenerala Gubernio en la pola lingvo
- 15.11. Ĝis tiu ĉi tago germanoj deportis al Ĝenerala Gubernio 294 336 polojn, en tio de Provinco Vartlando 234 620, de polaj teritorioj enigitaj al Orienta Prusio 14 636, de Supra Silezio 14 322 kaj de areo Gdańsk-Okcidenta Prusio 30 758
- 27.11. Gestapo raportis pri kresko de konspira gazetaro, kaj germana polico kontrolis kelkcent domojn serĉante armilojn kaj sekretajn presejojn
- 16.01. Gestapo konstatis, ke en Poznań inter pola loĝantaro troviĝas multe da falsigitaj personaj dokumentoj
- 13.01. Ordnungspolizei pafmortigis en malliberejo de Poznań 21 Sileziajn ribelantojn kun 7 aliaj personoj
1941
- 18.01. En Poznań estis arestita Stefan Piotrowski, kapitano kaj bestokuracisto - ekzekutita
- 25.07. Germanaj regopovoj permesis al poloj uzi biciklojn por veturi al laborejo kaj reen
- 1.08. Nombro de engaĝitaj laborantoj en la armea industrio estis 56 900 personoj
- 26.08. En Poznań germanoj plenumis verdikton de mortpuno kontraŭ 11 poloj
- 28.08. En Poznań germana polico arestis du polojn pro prunto de libroj pri politiko el propra biblioteko
- 12.09. Armilaj entreprenoj laborigis 32 mil personojn
- 15.09. Gestapo en Lodzo de la 1-a de oktobro 1940 ĝis la 15-a de septembro 1941 arestis 3025 personojn (en tio 175 germanojn) - 370 deportis al koncentrejoj, 630 akuzis antaŭ juĝejoj, ĉirkaŭ 2 mil provizore arestis (ĝis 21 tagoj) kaj 102 pafmortigis
- 18.09. Heinrich Himmler informis en Poznań reprezentantojn de Nacisocialisma Germana Laborista Partio el la tuta Germanio pri intenco forigi ĉirkaŭ 60 mil judojn de "malnova Tria Regno" kaj de Protektorato Bohemio kaj Moravio
- 19.09. En Poznań germanaj regopovoj translokis 457 polojn al malpli bonaj loĝejoj
- 26.09. Germanaj katolikaj klerikoj sendis al papo Pio la 12-a leteron pri malfacila situacio en Romkatolika Eklezio en la provinco
- 9.10. En Poznań germanoj gilotinis 12 polojn; germana polico fermis en Lodzo katolikan katedralon
- 18.10. Rezulte de disvendo de la pola kaj juda havaĵo en la provinco germanoj gajnis ĉ. 3,5 mln da markoj
- 31.10. En Poznań germanoj ekzekutis 11 polojn
- 13.11. Germanoj ekplanis germanigi en Provinco Vartlando maksimume 100 mil polojn dum 10 jaroj
1942
- 15.03. Germanaj regopovoj malpermesis al poloj vendi en fruktojn, florbrasikojn, asparagojn kaj cepojn, kaj de la 1-a de marto ĝis la 31-a de majo salaton, rafanojn, karotojn kaj tigobrasikojn, kaj krome de la 1-a de majo ĝis la 20-a de julio ankaŭ kukumojn, tomatojn, fazeolojn kaj savojan brasikon
- 25.07. Gvidantaro de Nacisocialisma Germana Laborista Partio en Poznań asertis, ke ĝis nun nek unu polo volontule aliĝis al militservo en germana armeo; Supera Landa Juĝejo en Poznań konstatis, ke en Lodzo en la jaroj 1940-41 aperis konspire 9 revuoj
- 27.07. Heinrich Himmler esprimis konsenton murdi polojn nekuraceble malsanajn je tuberkulozo, kaj la germana ĉeffunkciulo limigis akcepton de telegramoj de poloj
- 16.08. Regopovoj en Poznań malpermesis al poloj partopreni internacian matĉon de boksistoj Germanio - Kroatio
- 16.08. En Lodzo germanoj murdis 6 polojn
- 24.08. En Dresdeno oni gilotinis kvin katolikajn junulojn, arestitajn de Gestapo en Poznań, kun akuzo de aparteno al sekreta politika organizaĵo
- 15.09. Gestapo arestis en Lodzo de la 1-a de oktobro 1941 ĝis tiu ĉi tago pli ol 700 membrojn de la Pola Rezistomovado, el ili pafmortigis 156, krome malkovris 4 konspirajn presejojn de revuoj
- 8.10. Vatikano sendis diplomatian noton al germana registaro pri reprezalio de Katolika Eklezio en la provinco
- 19.10. En Poznań germanoj ekzekutis 5 loĝantojn de Lodzo kaj germana polico pafmortigis en Podwysokie 6 personojn
- 20.10. En Poznań germanoj mortpunis 10 polojn
- 23.10. En Poznań germanoj ekzekutis 5 polojn.
- 25.10. Kontraŭpolismo: estro de la provinco deklaris, ke fonda celo de la Asocio de Produktivaj Poloj estas "detruo de la unueco de poloj".
- 13.11. Speciala juĝejo en Poznań verdiktis mortpunon al polo, kiu liveris al judoj en labortendaro ne malpli ol kvindek panbulojn
1943
- 26.07. Germanoj konfirmis decidon pri forpreno de polaj dentistoj 30% de ilia salajro favore al Help-Fonduso por Oriento
- Ĝis la 31-a de julio okupantoj deportis 362 115 polojn, translokis ene de la regiono 155 290 kaj kvalifikis por germanigo 14 944
- 4.10. Kontraŭslavismo: dum kunveno de SS-altranguloj en Poznań Heinrich Himmler apelaciis pri ekstermigo de slavoj kaj senkompata utiligo de ilia laborproduktiveco favore al Tria Regno
- 16.10. En Poznań dum kontrolo en ĉiuj fervojaj stacidomoj germanoj arestis 17 personojn konfiskante nutraĵojn kaj vestaĵojn (87 kg da faruno, 19 kg da viando, 24 kg da sukero, 12 litrojn da oleo, 19 kg da grio, 11 litrojn da brando, 6 parojn de vintraj ŝuoj, 21 paroj de viraj ŝtrumpoj kaj 18 metrojn de teksaĵo)
1944
- 18.01. Oni malpermesis montri filmojn al polaj infanoj
- 28.08. En Varsovio Ludwik Landau notis pri nombro de partiaj organizaĵoj en la provinco: 500 lokaj grupoj, 40 mil membroj de SA, 27 mil knaboj en taĉmentoj de Hitlerjugend, 60 mil virinoj en Deutsches Frauenwerk
- 30.08. Gestapo arestis en la provinco pro rompo de laboro, de la 13-a de januaro ĝis tiu ĉi tago, 1692 polojn, en tio 5 infanojn ĝis 14 jaroj kaj 89 en la aĝo de 14-16 jaroj
- 31.10. Germanoj ĝis tiu ĉi tago deportis de la provinco 435 167 polojn
- 14.11. Dum ekzekuto en polica malliberejo en Lodzo pereis 10 poloj
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Ĝenerala Gubernio, Areo de Tria Regno Gdańsk-Okcidenta Prusio — Masakro de Piaśnica
- Pakto Ribbentrop-Molotov, Sekreta aldona protokolo, Konferencoj de Gestapo-NKVD
- Generalplan Ost — Intelektulkampanjo de Poznań, Lebensraum
- Einsatzgruppen, Waffen-SS, Gestapo, SS
- Speciala Kapt-ordona Libro de Poloj, Eksterordinara Ekstermiga Agado, Intelektul-kampanjo
- Arthur Greiser, Deportado de poloj el Provinco Vartlando
- Holokaŭsto
- Germanigo
- Kamparanaj Batalionoj
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Czesław Łuczak, Położenie ludności polskiej w Kraju Warty 1939-1945. Dokumenty niemieckie (Situo de pola loĝantaro en Provinco Vartlando 1939-1945. Germanaj dokumentoj). Wydawnictwo Poznańskie, Poznań 1987. ISBN 83-210-0632-9.
- Adam Pleskaczyński, Wartheland. Dzieje zbrodni (Wartheland. Historio de krimo), Instituto pri Nacia Memoro, Poznań-Warszawa 2021, p. 383, ISBN 978-83-8229-225-1