30 jours max
Etoso
30 jours max | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | 30 Jours max |
Produktadlando | Francio |
Originala lingvo | franca |
Kina aperdato | 2020 |
Daŭro | 90 minutoj |
Ĝenro | komedio |
Reĝisoro(j) | Tarek Boudali |
Produktisto(j) | Axel Productions · M6 Films · Studiocanal |
Scenaro | Tarek Boudali • Grégory Boutboul |
Ĉefrolantoj | Tarek Boudali · Philippe Lacheau · Vanessa Guide · Julien Arruti · José Garcia |
IMDb | |
30 jours max ("30 tagoj maksimume") estas franca polica komedia filmo eldonita je 2020. Tarek Boudali reĝisoris ĝin kaj ankaŭ ludas la ĉefan rolon.
Resumo
[redakti | redakti fonton]Rayane estas juna policisto, timema kaj mallerta. Lia kuracisto sciigas lin ke li estas malsana kaj ne vivos post 30 tagoj. Rayane, pensante, ke li ne havas nenion perdeblan, decidas profiti la oportunon. Li volas iĝi heroo de sia policejo kaj ankaŭ imponi al sia bela kolego Stéphanie. Rayane do riskas multajn danĝerojn por kapti grandan drogkomerciston.