3169 Ostro
3169 Ostro | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 3169 Ostro |
Aliaj nomoj | 1981 LA ; |
Nomita laŭ | Steven J. Ostro vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Edward L. G. Bowell |
Dato de malkovro | 4-a de junio 1981 |
Loko de malkovro | Flagstaff (Arizono), Usono |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono interna ĉefzono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
283,033 Gm (1,892 AU) 264,054 Gm (1,765 AU) 302,013 Gm (2,019 AU) |
Discentreco | 0,06706 |
Meza anomaliangulo | 6,171° Epoko: 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 24,902° |
Periodo | 950,532 tagoj (2,602 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 21,65 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
96,364° |
Argum. de periapsido | 32,883° |
Terdistanco - Minimuma |
119,080 Gm (0,7960 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
4,4 km × 3,4 km × 3,2 km Kombinata: 5,15 ± 0,08 km Ĉefa korpo: 3,89 ± 0,06 km |
Maso - Denso |
(1,86 ± 0,62) x 1014 kg 2,6 ± 0,2 g/cm³ |
Rotacia periodo | 0,2712 tago (6,509 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,960 ± 0,023 (JPL) 0,423 ± 0,067 (Robert Johnston) |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | Xe (SMASSII) ; TS (Tholen) |
Absoluta magnitudo | 12,73 |
3169 Ostro estas malgranda sed eksterordinare hela duopa asteroido de la interna asteroida zono, ano de la Hungaria familio.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita la 4-an de junio 1981 de la usona astronomo Edward L. G. Bowell elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell apud Flagstaff (Arizono, Usono).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis nomita en honoro de la usona astronomo Steven J. Ostro (1946–2008), fakulo pri radara astronomio.
Duopa sistemo
[redakti | redakti fonton]La duopa eco de 3169 Ostro estis malkovrita la 5-an de novembro 2005 de P. Descamps, F. Marchis,, A. Peyrot, J.-P. Teng-Chuen-Yu, J. Dorseuil, B. Payet, T. Dijoux, Y. Leonie, H. Berrouachdi, C. Chion Hock, F. Bernard, C. Benard, J. Berthier, D. Hestroffer kaj F. Vachier per observoj de ĝia luma kurbo farde la Institut de mécanique céleste et de calcul des éphémérides elde la Observatorio de la Makes en Insulo Reunio, anoncita la 20-an de decembro 2005.
3169 Ostro konsistiĝas el du longigitaj korpoj de 4,4 km × 3,4 km × 3,2 km (ekvivalenta diametro de 3,89 ± 0,06 km) kaj 4,8 km × 2,6 km × 2,4 km (ekvivalenta diametro de 3,38 ± 0,07 km); ili orbitas je distanco de ĉ 5,2 km kun orbita periodo egala al la rotacia periodo de la centra korpo: 0,2712 horoj (kaptita rotacio).
La proksimeco inter ambaŭ korpoj lasas suspekti, ke ili povus esti kontakta duopo.[1]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (3169) Ostro; paĝo de Robert Johnston
- angle Naturo de la malgranda asteroido 3169 Ostro; de P. Descamp kaj aliaj; el Icarus 14-a de februaro 2007
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (3001 - 4000) | Poste: |
---|---|---|
3168 Lomnický Štít | 3169 Ostro | 3170 Dzhanibekov |