3865 Lindbloom
3865 Lindbloom | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 3865 Lindbloom |
Aliaj nomoj | 1988 AY4; 1971 QC1; 1978 JC3; 1979 VP; 1985 FH1; 1986 PG |
Malkovro | |
Malkovrinto | Henri Debehogne |
Dato de malkovro | 13-a de januaro 1988 |
Loko de malkovro | Observatorio La Silla (Ĉilio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
358,788 Gm (2,398 AU) 330,381 Gm (2,208 AU) 387,194 Gm (2,588 AU) |
Discentreco | 0,07917 |
Meza anomaliangulo | 269,078° Epoko: 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 6,553° |
Periodo | 1356,645 tagoj (3,714 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,24 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
214,447° |
Argum. de periapsido | 32,405° |
Terdistanco - Minimuma |
179,447 Gm (1,200 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata: 7,97 ± 0,07 km Ĉefa korpo: < 6,68 km |
Rotacia periodo | 1,084 tago (26,016 ± 0,002 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,088 ± 0,009 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | Xc |
Absoluta magnitudo | 12,91 |
3865 Lindbloom estas malgranda malhela duopa asteroido de la ĉefa zono.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita la 13-an de januaro 1988 de la belga astronomo Henri Debehogne elde la Observatorio La Silla, en Ĉilio.
Orbito
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas en orbita resonanco 1:2 kun Marso.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis nomita en honoro de la usona artisto, fasonisto, instruisto kaj verkisto George G. Lindbloom (1934–1989), kiu desegnis la Nicholas E. Wagman Observatory: observatorion por asocio de amatoraj astronomoj de Pittsburgh.
Satelito
[redakti | redakti fonton]Ĝia satelito estis malkovrita per observoj de lumaj kurboj, anoncita la 29-an de novembro 2020.
Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 4,34 km kaj orbitas je distanco de ĉirkaŭ 17 km de la ĉefa korpo kun orbita periodo de 1,084 tago (26,016 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankaŭ 26,016 horoj kiel tiu de la ĉefa korpo: ambaŭ korpoj estas en ligita rotacio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (3865) Lindbloom; paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (3001 - 4000) | Poste: |
---|---|---|
3864 Søren | 3865 Lindbloom | 3866 Langley |