47040 Nathbrouillet
47040 Nathbrouillet | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 47040 Nathbrouillet |
Aliaj nomoj | 1998 WB3 |
Malkovro | |
Malkovrinto | ODAS |
Dato de malkovro | 19-a de novembro 1998 |
Loko de malkovro | Caussols (Francio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | ekstera ĉefzono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
479,615 Gm (3,206 AU) 398,764 Gm (2,666 AU) 560,466 Gm (3,746 AU) |
Discentreco | 0,1686 |
Meza anomaliangulo | 81,147° Epoko : 25-a de februaro 2023 |
Klinangulo | 2,847° |
Periodo | 2096,763 tagoj (5,741 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
103,790° |
Argum. de periapsido | 22,079° |
Terdistanco - Minimuma |
251,474 Gm (1,681 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 9,845 ± 0,098 km |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,092 ± 0,014 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,54 |
47040 Nathbrouillet estas malgranda malhela asteroido de la ekstera asteroida zono proksima de la orbitaj resonancoj 1:3 kun Marso kaj 2:1 kun Jupitero.
Ĝi estis malkovrita en la kadro de la astronomia kampanjo OCA-DLR Asteroid Survey (ODAS), la 19-an de novembro 1998 elde la Observatorio de la altebenaĵo de Calern, en Caussols (Alpes-Maritimes, Francio).
Ĝia granda duonakso de 3,206028 astronomiaj unuoj metas ĝin ĉ. 902 000 km trans la konvencia limo de 3,2 AU inter la ĉefa kaj la ekstera asteroida zono.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝia nomo honoras la francan radioastronominon Nathalie Brouillet[1] de la Laboratorio de Astrofiziko de Bordeaux kaj fakulinon en la studo pri la molekula enhavo de la interstelaj nuboj. Ŝi estas tre engaĝita en scienca popularigo kaj en la bontenado de la astronomia heredaĵo.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (47001 – 48000) | Poste: |
---|---|---|
(47039) 1998 WA3 | 47040 Nathbrouillet | (47041) 1998 WO3 |