Saltu al enhavo

490-aj jaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
400-aj jaroj • 410-aj jaroj • 420-aj jaroj • 430-aj jaroj • 440-aj jaroj • 450-aj jaroj • 460-aj jaroj • 470-aj jaroj • 480-aj jaroj • 490-aj jaroj

La 490-aj jaroj ampleksis la sekvajn dek jaroj:

reliefo de la Gupta imperio fine de la 5-a jarcento

La ostrogotan regnon de Italio establis Teodoriko la Granda. Meze de marto Teodoriko perfide mortigis sian kontraŭulon Odoakron kaj tutan kortegon de li dum bankedo kiu devus sankcii la pacon inter la du reĝoj. La elimino de rivalo Odoakro, kiu siavice estus insidanta la vivon de Teodoriko, signis la komencon de la regado de ostrogotoj en Italio, regado kiu alestigu longan pacan kaj stabilecan periodon.

sankta Georgo, bildigita de Donatello en 1416

La imperiestro Ŝiao Ŭen (ĉine 魏孝文帝, pinjine xiàowén, angla latinliterigo ankaŭ Shiao Wen) de la regno kaj diastio Norda Ŭei en Ĉinio konvertiĝis al budhismo kaj konstruis la unuan ŝaolinan templon, 80 kilometrojn sudoriente de Ĝengĝoŭo (ĉine 鄭州市 / 郑州市, pinjine Zhèngzhōu Shì) en la provinco Henano.

la bapto de la franka reĝo Klodvigo la 1-a en 496
  • Finverkiĝis la Talmudo de Babilonio.