Kvina Respubliko de Francio
Kvina Respubliko de Francio | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Marseljezo | |
republic regime in France (en) suverena ŝtato vd | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Parizo |
Politiko | |
Politika sistemo | duonprezidenta sistemo |
Ŝtatestro | Charles de Gaulle |
Ekonomio | |
Historio de Francio |
---|
Antikva epoko Mezepoko Moderna epoko 19-a / 20-a jarcentoj
Vidu ankaŭ : |
Kronologio de Francio |
La Kvina Respubliko de Francio ekzistas ekde la 5-a de oktobro 1958 ĝis hodiaŭ. Ĝi anstataŭis la Kvaran Respublikon, kiun post multaj internaj krizoj kaj aparte la Milito de Alĝerio la plimulto de la francaj civitanoj konsideris fiaskinta.
Politika sistemo
[redakti | redakti fonton]La politika sistemo de la Kvina Respubliko decide difiniĝis fare de Charles de Gaulle, la unua prezidento (1958–1969). Li per referendumo la 28-an de septembro 1958 sukcesis validigi novan konstitucion de Francio, kiu donis pli fortan pozicion al la registaro kaj aparte al la prezidento. La laboro de la parlamento estis "raciigita", tio estis bela vortumo por la fakto ke rajto de kreo de novaj leĝoj estis limigita al listo de difinitaj temoj, kaj do la parlamento politike malfortigita. La periodoj de parlamentaj kunsidoj estis difinitaj en la konstitucio kaj pri la kunsida tagordo ekde 1958 decidis la registaro. Tiuj limigoj estis reago je la konstitucio de la Kvara Respubliko, en kiu la parlamento kvazaŭ ĉiopotenca dominis la politikan vivon, kaj la registaro estis reduktita al ekzekuto de la parlamentaj decidoj. La politika vivo pro tiu antaŭa strukturo estis iĝinta nestabila.
Post revizio de la konstitucio dum la jaro 1962 la prezidento rekte elektiĝas de la civitanoj, kaj la prezidenta oficperiodo dum la jaro 2002 reduktiĝis de 7 al 5 jaroj. Ĝi tiel adaptiĝis al la oficperiodo de la parlamento, por eviti periodojn, en kiu la prezidento kaj la parlamenta plimulto estas el malsamaj politikaj frakcioj.
Ĉar la prezidento tamen daŭre havas la rajton, ĉiumomente demisiigi ĉiujn parlamentanojn kaj do devigi novajn parlamentajn balotojn, regula ritmo de samtempaj prezidantaj kaj parlamentaj balotoj tamen ne estas garantiita.
Kritikantoj pri la sistemo daŭre mallaŭdas la grandan politikan potencon de la ŝtata prezidento kaj la sekvan politikan malforton de la parlamento - mallaŭdinda en politika sistemo kiu nomas sin demokratio. Dum la jaro 1968 tiu problema konstelacio aparte videbliĝis en paradoksa sekvo de publikaj konfliktoj, por kiu la prezidento ne trovis solvon, en la klara voĉdona sukceso de la balotoj de majo 1968 kaj la finfina demisio de la prezidento de Gaulle post perdita referendumo, ĉar la voĉdonantaro ne sufiĉe subtenis la prezidentan politikan programaron. Ekde kelkaj jaroj la unuiĝo Convention pour la sixième République ("Konvencio por Sesa Respubliko"), en kiu membras precipe socialistaj politikistoj, varbas por nova ŝtata konstitucio, do por "Sesa Respubliko"
Evoluo de la Kvina Respubliko
[redakti | redakti fonton]Post perdita referendumo prezidento de Gaulle demisiis dum la jaro 1969. Sekvaj prezidentoj de Francio iĝis Georges Pompidou (1969–1974), Valéry Giscard d'Estaing (1974–1981), François Mitterrand (1981–1995), Jacques Chirac (1995–2007) kaj en 2007, okaze de la prezidanta baloto de 2007 en Francio, Nicolas Sarkozy estis elektata.
Plej malfrue ekde la balota sukceso de la socialista prezidento Mitterrand, la strukturo de la Kvina Respubliko ankaŭ de la politikaj maldekstruloj en la ŝtato estas plejparte akceptita, post kiam tiuj fortoj unue protestis, ke prezidento de Gaulle kreus strukturon, de kiu unuavice profitu li mem kaj liaj sampartiaj posteuloj.
Prezidentoj
[redakti | redakti fonton]prezidento | naskiĝis-mortis | de | ĝis | partio |
---|---|---|---|---|
Charles de Gaulle | 1890-1970 | 21-a de decembro 1959 | 28-a de aprilo 1969 (demisiis) | UNR,
poste UDR |
Alain Poher | 1909-1996 | 28-a de aprilo 1969 | 15-a de junio 1969 (intertempe) | PDM |
Georges Pompidou | 1911-1974 | 15-a de junio 1969 | 2-a de aprilo 1974 (mortis) | UDR |
Alain Poher | 1909-1996 | 2-a de aprilo 1974 | 19-a de majo 1974 (intertempe) | PDM |
Valéry Giscard d'Estaing | 1926- | 19-a de majo 1974 | 10-a de majo 1981 | UDF |
François Mitterrand | 1916-1996 | 10-a de majo 1981 | 17-a de majo 1995 | Socialista Partio |
Jacques Chirac | 1932- | 17-a de majo 1995 | 16-a de majo 2007 | RPR,
poste UMP |
Nicolas Sarkozy | 1955- | 16-a de majo 2007 | 15-a de majo 2012 | UMP |
François Hollande | 1954 | 6-a de majo 2012 | 14-a de majo 2017 | Socialista Partio |
Emmanuel Macron | 1977 | 14-a de majo 2017 | - | LREM |
Ĉefministroj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ la ministrarojn de Francio