Pierre Messmer
Pierre MESSMER [pjɛʁ mɛsmɛʁ] (naskiĝis la 20-an de marto 1916 en Vincennes (Seine), mortis la 29-an de aŭgusto 2007 en Parizo) estis franca ŝtatisto.
Engaĝita en Forces françaises libres (FFL), li estis kolonia administranto post la milito. Li estis implikita en la Kameruna Milito inter 1956 kaj 1958, kie li gvidis la kontraŭribelon kontraŭ la komunistaj separatistoj de UPC, kaŭzante milojn da mortoj.[1] Ministro de la armetrupoj sub generalo de Gaulle de 1960 ĝis 1969, li estis nomumita ŝtatministro ŝarĝita pri transmaraj departementoj kaj teritorioj en 1971.
Pierre Messmer okupis la postenon de ĉefministro de la 5-a de julio 1972 ĝis la 27-a de majo 1974, sub la prezido de Georges Pompidou kaj la intervalo de Alain Poher. Li ankaŭ estis urbestro de Sarrebourg de 1971 ĝis 1989 kaj prezidanto de la regiona konsilio de Loreno de 1978 ĝis 1979.
Kanceliero de la Ordeno de la Liberigo kaj honora kanceliero de Instituto de Francio, li estis membro de la Franca Akademio de 1999 ĝis sia morto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (31 okt. 2023) “Guerre d’Indépendance du Cameroun : la responsabilité de la France va-t-elle être enfin établie ?”, Tv5monde.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
- Mortintoj en Parizo
- Naskiĝintoj en 1916
- Mortintoj en 2007
- Viroj
- Naskiĝintoj la 20-an de marto
- Mortintoj la 29-an de aŭgusto
- Ĉefministroj de la kvina Franca Respubliko
- Francaj ministroj pri defendo
- Francaj ministroj pri transmaro
- Membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en Francio 1979-1984
- Prezidantoj de Regiona Konsilio de Francio
- Regionaj konsilianoj de Loreno
- Homoj de la Libera Francio
- Degaŭlistoj
- Homoj de UNR (Francio)
- Homoj de UDR (Francio)
- Deputitoj de la 4-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko
- Deputitoj de la 7-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko
- Deputitoj de la 8-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko
- Studentoj de la jura fakultato de Parizo
- Grandaj krucoj de la Honora Legio
- Premiitoj per la franca Militkruco 1939-1945
- Membroj de la Franca Akademio
- Francaj ŝtatministroj