5504 Lanzerotti
5504 Lanzerotti | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 5504 Lanzerotti |
Aliaj nomoj | 1985 FC2 ; 1991 RJ25 |
Nomita laŭ | Louis J. Lanzerotti vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Edward L. G. Bowell |
Dato de malkovro | 22-a de marto 1985 |
Loko de malkovro | Flagstaff (Arizono, Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
390,949 Gm (2,613 AU) 362,341 Gm (2,422 AU) 419,557 Gm (2,805 AU) |
Discentreco | 0,0732 |
Meza anomaliangulo | 130,002° |
Klinangulo | 13,690° |
Periodo | 1543,087 tagoj (4,225 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 18,42 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
60,284° |
Argum. de periapsido | 133,216° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 7,167 km vd |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,261 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 12,8 |
5504 Lanzerotti estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 22-an de marto 1985 de la usona astronomo Edward L. G. Bowell elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell apud Flagstaff (Arizono, Usono).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis nomita en honoro de la usona astrofizikisto Louis J. Lanzerotti[1], prezidento dum ses jaroj de la buroo pri kosmaj studoj de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj.
Liaj studoj temis pri la ondoj kaj sunaj energiaj partikloj, kaj de ties propagoj, en la zonoj de Van Allen, la tera magnetosfero kaj en la interstela medio.
Liaj eksperimentoj pri la protona surradiado de glacio estas aplikitaj por kialigi la spektroskopiajn ecojn de la kosmaj polveroj, kometaj kernoj asteroidoj kaj glaciaj satelitoj. Li montris, ke la malhela koloro de iuj el tiuj objektoj rezultas de partikla surradiado.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Dr. Louis J. Lanzerotti ; biografio Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (5001 - 6000) | Poste: |
---|---|---|
(5503) 1985 CE2 | 5504 Lanzerotti | 5505 Rundetaarn |