Saltu al enhavo

6-a simfonio (Schubert)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Simfonio n-ro 6 C-maĵora D 589 estas simfonio de Franz Schubert. Por distingi ĝin disde la samtonala „granda simfonio en C-maĵoro“ oni nomas la sesan ankaŭ la „malgranda simfonio en C-maĵoro“.

Franz Schubert, litografio de C. Helfert laŭ Josef Kriehuber, (postmorta)

La simfonio ekestis ekde oktobro de 1817 ĝis februaro de 1818, unu jaron post la 5-a simfonio. Diference disde malmultsemajna preparlaboro por pli fruaj simfonioj Schubert bezonis por la 6-a simfonio kvin monatojn.

Eble la verko estus unuan fojon prezentita mallonge post pretigo dum privatkoncerto de la Orkestro Hatwig. La unua publika prezentado okazis la 14-an de decembro 1828 – malmultajn semajnojn post la morto de Schuber - en la balsalono de la viena Hofburg kadre de abonkoncerto de la Societo de Muzikŝatantoj (Gesellschaft der Musikfreunde) en Vieno kun Johann Baptist Schmiedel kiel direktisto. Kroma prezentado de ĉi tiu simfonio okazis plej verŝajne jam la 12-an de marto 1829 kadre de Sprita Koncerto en la Landstata Salono en Vieno.[1]

La 19-an de januaro 1861 la viena fakrevuo «Deutsche Musik-Zeitung» starigis la demandon, ĉu je la „simfonio en C“ anoncita en la programo de 1828 temas pri la „sesa“ aŭ pri la „granda simfonio en C-maĵoro“ (tiam nombrata kiel „sepa“). Ĉi tiun malcertecon juristo klare respondis Leopold von Sonnleithner, kiu estis vizitinta la prezentadojn en decembro kaj marto.[2][3]

Instrumentado

[redakti | redakti fonton]

2 flutoj, 2 hobojoj, 2 klarnetoj, 2 fagotoj, 2 kornoj, 2 trumpetoj, timbaloj, arĉkvinteto

Movimentoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Adagio - Allegro
  2. Andante
  3. Scherzo. Presto - Trio. Più lento
  4. Allegro moderato

Akompanate de orkestraj tutecoj komencas la singardema enkonduko (alegro) de la unua movimento. Ĝi estas necesa kiel enkonduko por la alegra temo, kiu memorigas pri la 100-a simfonio de Joseph Haydn. La fino de la movimento surprizas per vigla stretto.

La dua movimento (andante) enhavas poezian popolkantecan temon kombinitan kun la individua muzika lingvaĵo de Schubert.Kontrastoj inter pripensemaj kaj introvertitaj partoj unuaflanke kaj marŝmuzikaj parto kaj itala opermuziko aliaflanke karakterizas la movimenton.

La trian movimenton (presto) Schubert nomis – laŭ la ekzemplo de la 1-a simfonio de sia granda modelulo Ludwig van Beethoven - skerco. La energio de la muziko iras tra ĉiuj voĉoj kaj en ĉiujn direktojn. Kontraste al tio en la trio de la movimento troviĝas egalforma evoluo.

La kvara movimento de la simfonio orientiĝas per sia sonatmovimenta formo sen malvolviĝo, superaveraĝe longa elkonduko kaj viciga anstataŭ evolua stilo je la modelo de itala uverturo. Mankas tamen tiel temperamentplena komenco de la orkestro kiel ekzemple je Gioachino Rossini, kies muziko tiutempe estis treege populara kaj inspiris la finalon de la simfonio same kiel la komponadon de du uverturoj (D 590 und D 591), kiujn Schubert komponis mallonge post pretigo de la simfonio.

Akceptado

[redakti | redakti fonton]

La 4-an de februaro 1829 revuo «Allgemeine Musikalische Zeitung» tekstis:

La 14-an de [decembro 1828], en la i. r. granda balsalono: Dua koncerto de la Societo [...]: Nova simfonio en C maĵoro, de Franz Schubert (el ties postlasaĵo): bela, diligenta elverkitaĵo, kies precipe plaĉaj movimentoj estas la skerco kaj la finalo. Eble estus riproĉenda, ke la blovinstrumentaro tro abunde estas taskigita, dum kiam la arĉinstrumentoj ŝajnas kutime nur subordigita. --Allgemeine Musikalische Zeitung, 4-an de februaro 1829

„Ĉi tiu simfonio konvenas en neniun skemon“, elplumigis muzikesploristo Alfred Einstein alude al la kontrastoj en la tria movimento.

Antonín Dvořák estis siatempe unu el la malmultaj admirantoj de la fruaj simfonioj de Schubert, en kiuj li – malgraŭ la influo de Haydn kaj Mozart – ekkonis en la „karaktero de la melodioj“, en la „harmonia progresado“ kaj en „multaj selektaj detaloj de la instrumentado“ la individuecon de Schubert. Tial li dum sia instruado en Novjorko atentigis siajn studentojn ankaŭ pri la 6-a simfonio de Schubert.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Renate Ulm (Hrsg.): Franz Schuberts Symphonien. Entstehung – Deutung – Wirkung. dtv/Bärenreiter, Munkeno/Kassel 2000, ISBN 3-423-30791-9.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Kontraste al tio la viena muzikhistoriisto Otto Biba defendas, sciigante pri letero de komponisto Josef Hüttenbrenner el 1842, la tezon, ke en 1829 la granda simfonio en C-maĵoro travivis prezentadon. Komparu Otto Biba: Die Uraufführung von Schuberts Großer C-Dur-Symphonie – 1829 in Wien. Ein glücklicher Aktenfund zum Schubert-Jahr. En: Musikblätter der Wiener Philharmoniker 51, Vieno 1997 pj. 287-291. Ĉi tiun opinion la Schubert-esploristoj akceptis reteneme, vidu: Vorwort. En: Werner Aderhold (Hrsg.): Sinfonie Nr. 8 in C. Neue Schubert-Ausgabe, serio 5, volumo 4a. Bärenreiter, Kassel 2003 (BA 5554), ISMN M-006-49713-3.
  2. Letero de Leopold Sonnleithner el la 20-a de januaro 1861, presita en: Otto Erich Deutsch (eldonisto): Schubert – Die Erinnerungen seiner Freunde. 2-a eldono. VEB Breitkopf und Härtel, Leipzig 1966, p. 497 s.; ankaŭ presita en: Renate Ulm (eldonisto): Franz Schuberts Symphonien. Entstehung – Deutung – Wirkung. dtv/Bärenreiter, München/Kassel 2000, ISBN 3-423-30791-9, S. 170.
  3. Ankaŭ ĉe Heinrich Kreißle von Hellborn (1865) la fakto estas klare priskribita en lia verkregistro.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]