7002 Bronshten
7002 Bronshten | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 7002 Bronshten |
Aliaj nomoj | 1971 OV; 1971 QM ; 1982 SL4 |
Nomita laŭ | Vitaliy Aleksandrovich Bronshten vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ |
Dato de malkovro | 26-a de julio 1971 |
Loko de malkovro | Nauĉno (Krimeo) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Marsrenkonta asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
352,380 Gm (2,355 AU) 234,629 Gm (1,568 AU) 470,131 Gm (3,143 AU) |
Discentreco | 0,3322 |
Meza anomaliangulo | 123,162° |
Klinangulo | 4,580° |
Periodo | 1320,468 tagoj (3,615 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
193,257° |
Argum. de periapsido | 144,013° |
Terdistanco - Minimuma |
84,910 Gm (0,5676 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 3.12 km Ĉefa korpo : 3.03 km |
Rotacia periodo | 0,1113 tago (2,670 horoj) |
Geometria albedo | 0.218 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,8 |
7002 Bronshten estas tre malgranda hela duopa marsrenkonta asteroido malkovrita la 26-an de julio 1971 de la rusa astronomo Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno (Ukrainio), tiam en Sovetunio, nun en Krimeo, de facto en Rusio.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis nomita en honoro de la rusa sovetunia astronomo Vitalij Aleksandroviĉ Bronŝten (cirile: Виталий Александрович Бронштэн, 1918–2004),[1] fakulo pri fiziko kaj kosmogonio de la malgrandaj korpoj de la sunsistemo. Li ankaŭ kontribuis al la disvastigo de la amatora astronomio en la eks-Sovetunio.
Satelito
[redakti | redakti fonton]Ĝia satelito estis malkovrita la 5-an de julio 2018 de B. D. Warner kaj R. D. Stephens, uzinte observojn de lumaj kurboj elde la Centro por Sun-Sistemaj Studoj (CS3) de Landers (Kalifornio), anoncita en decembro 2018
Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 0,73 km, orbitan grandan duonakson taksata je 4,5 km kaj orbitan periodon de 0,5551 ± 0,0001 tago (13,3224 horoj), La rotacia periodo de la satelito estas ankoraŭ nekonataj.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vitalij Aleksandroviĉ Bronŝten, biografio, bibliografio Arkivigite je 2013-02-19 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (7002) Bronshten; el la paĝaro de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (7001 - 8000) | Poste: |
---|---|---|
7001 Noether | 7002 Bronshten | 7003 Zoyamironova |