7187 Isobe
7187 Isobe | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 7187 Isobe |
Aliaj nomoj | 1992 BW; 1985 QC3 |
Malkovro | |
Malkovrinto | Eleanor Francis Helin |
Dato de malkovro | 30-a de januaro 1992 |
Loko de malkovro | Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono interna ĉefzono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
289,886 Gm (1,938 AU) 264,940 Gm (1,771 AU) 314,833 Gm (2,105 AU) |
Discentreco | 0,08606 |
Meza anomaliangulo | 116,593° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 21,788° |
Periodo | 985,263 tagoj (2,698 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 21,39 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
315,298° |
Argum. de periapsido | 86,448° |
Terdistanco - Minimuma |
129,628 Gm (0,8665 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 6,05 ± 1,46 km Ĉefa korpo : 5,96 km |
Rotacia periodo | 0,1768 tago (4,243 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,163 ± 0,060 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | 14,03 |
Absoluta magnitudo | 14,03 |
7187 Isobe estas malgranda malhela duopa asteroido de la interna asteroida zono, ano de la hungaria familio. Ĝi estis malkovrita la 30-an de januaro 1992 de la usona astronomino Eleanor Francis Helin elde la Observatorio de la Monto Palomar, en kantono San Diego (Kalifornio, Usono).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas nomita en honoro de la japana astronomo Syuzo Isobe, kiu grave rolis en la kreado de la Spaceguard-Centro de Bisei (japane: 美星スペースガードセンター), observatorio dediĉata al la observo de la apud-teraj objektoj kaj kosmoruboj. Li estas prezidento de la Japana Asocio de Kosma Gvato.
Satelito
[redakti | redakti fonton]Ĝia satelito estis malkovrita la 26-an de aŭgusto 2012 de B. D. Warner per observado de ĝia luma kurbo elde la Observatorio Palmer Divide de Colorado Springs, anoncita en januaro 2013.
Tiu satelito, (ankoraŭ ne konfirmita), havus diametron de 1,01 km, orbitus je 16 km de la ĉefa korpo kun orbita periodo 1,38 tago (33,12 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (7187) Isobe; paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (7001 - 8000) | Poste: |
---|---|---|
7186 Tomioka | 7187 Isobe | 7188 Yoshii |