7197 Pieroangela
7197 Pieroangela | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 7197 Pieroangela |
Aliaj nomoj | 1994 BH ; 1977 ER |
Nomita laŭ | Piero Angela vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Maura Tombelli kaj Andrea Boattini |
Dato de malkovro | 16-a de januaro 1994 |
Loko de malkovro | Asiago (Italio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
392,537 Gm (2,624 AU) 302,168 Gm (2,020 AU) 482,906 Gm (3,228 AU) |
Discentreco | 0,230 |
Meza anomaliangulo | 154,856° |
Klinangulo | 7,201° |
Periodo | 1552,500 tagoj (4,251 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 18,39 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
121,624° |
Argum. de periapsido | 349,544° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 5,206 km vd |
Rotacia periodo | 8,56051 h vd |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,312 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,4 |
7197 Pieroangela estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 16-an de januaro 1994 de la italaj geastronomoj Maura Tombelli kaj Andrea Boattini elde la stacio de Cima Ekar de la observatorio de Asiago, apud Asiago en Veneto (Italio).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis nomita en honoro de la itala scienca popularigisto kaj pianisto Piero Angela. Li kreis centojn da sciencaj programoj por la itala televido, el kiuj la semajna scienca programo "Quark". Li produktis kaj gastigis multajn popularajn seriojn, kiel "La Mirinda Maŝino" (vojaĝo interne de la homa korpo) kaj "La planedo de la Dinosaŭroj" ; ambaŭ estis montritaj en pli ol 40 landoj. Li verkis multnombrajn librojn pri diversaj temoj, el kiuj astronomio, biologio, psikologio kaj ekonomiko, kaj li ricevis du honorajn doktorecojn de italaj universitatoj pri naturaj kaj biologiaj sciencoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (7001 - 8000) | Poste: |
---|---|---|
7196 Baroni | 7197 Pieroangela | 7198 Montelupo |